Nombroj 32
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
1ומקנה רב היה לבני ראובן ולבני גד עצום מאד ויראו את ארץ יעזר ואת ארץ גלעד והנה המקום מקום מקנה׃
2Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
2ויבאו בני גד ובני ראובן ויאמרו אל משה ואל אלעזר הכהן ואל נשיאי העדה לאמר׃
3Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon —
3עטרות ודיבן ויעזר ונמרה וחשבון ואלעלה ושבם ונבו ובען׃
4tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael — estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
4הארץ אשר הכה יהוה לפני עדת ישראל ארץ מקנה הוא ולעבדיך מקנה׃
5Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon.
5ויאמרו אם מצאנו חן בעיניך יתן את הארץ הזאת לעבדיך לאחזה אל תעברנו את הירדן׃
6Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie?
6ויאמר משה לבני גד ולבני ראובן האחיכם יבאו למלחמה ואתם תשבו פה׃
7Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
7ולמה תנואון את לב בני ישראל מעבר אל הארץ אשר נתן להם יהוה׃
8Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon.
8כה עשו אבתיכם בשלחי אתם מקדש ברנע לראות את הארץ׃
9Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
9ויעלו עד נחל אשכול ויראו את הארץ ויניאו את לב בני ישראל לבלתי בא אל הארץ אשר נתן להם יהוה׃
10Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante:
10ויחר אף יהוה ביום ההוא וישבע לאמר׃
11Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min;
11אם יראו האנשים העלים ממצרים מבן עשרים שנה ומעלה את האדמה אשר נשבעתי לאברהם ליצחק וליעקב כי לא מלאו אחרי׃
12krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min.
12בלתי כלב בן יפנה הקנזי ויהושע בן נון כי מלאו אחרי יהוה׃
13Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
13ויחר אף יהוה בישראל וינעם במדבר ארבעים שנה עד תם כל הדור העשה הרע בעיני יהוה׃
14Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael.
14והנה קמתם תחת אבתיכם תרבות אנשים חטאים לספות עוד על חרון אף יהוה אל ישראל׃
15Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.
15כי תשובן מאחריו ויסף עוד להניחו במדבר ושחתם לכל העם הזה׃
16Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;
16ויגשו אליו ויאמרו גדרת צאן נבנה למקננו פה וערים לטפנו׃
17sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.
17ואנחנו נחלץ חשים לפני בני ישראל עד אשר אם הביאנם אל מקומם וישב טפנו בערי המבצר מפני ישבי הארץ׃
18Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon.
18לא נשוב אל בתינו עד התנחל בני ישראל איש נחלתו׃
19Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan.
19כי לא ננחל אתם מעבר לירדן והלאה כי באה נחלתנו אלינו מעבר הירדן מזרחה׃
20Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon,
20ויאמר אליהם משה אם תעשון את הדבר הזה אם תחלצו לפני יהוה למלחמה׃
21kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si,
21ועבר לכם כל חלוץ את הירדן לפני יהוה עד הורישו את איביו מפניו׃
22kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo.
22ונכבשה הארץ לפני יהוה ואחר תשבו והייתם נקיים מיהוה ומישראל והיתה הארץ הזאת לכם לאחזה לפני יהוה׃
23Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
23ואם לא תעשון כן הנה חטאתם ליהוה ודעו חטאתכם אשר תמצא אתכם׃
24Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo.
24בנו לכם ערים לטפכם וגדרת לצנאכם והיצא מפיכם תעשו׃
25Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.
25ויאמר בני גד ובני ראובן אל משה לאמר עבדיך יעשו כאשר אדני מצוה׃
26Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead;
26טפנו נשינו מקננו וכל בהמתנו יהיו שם בערי הגלעד׃
27sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
27ועבדיך יעברו כל חלוץ צבא לפני יהוה למלחמה כאשר אדני דבר׃
28Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
28ויצו להם משה את אלעזר הכהן ואת יהושע בן נון ואת ראשי אבות המטות לבני ישראל׃
29kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon;
29ויאמר משה אלהם אם יעברו בני גד ובני ראובן אתכם את הירדן כל חלוץ למלחמה לפני יהוה ונכבשה הארץ לפניכם ונתתם להם את ארץ הגלעד לאחזה׃
30sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana.
30ואם לא יעברו חלוצים אתכם ונאחזו בתככם בארץ כנען׃
31Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
31ויענו בני גד ובני ראובן לאמר את אשר דבר יהוה אל עבדיך כן נעשה׃
32Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan.
32נחנו נעבר חלוצים לפני יהוה ארץ כנען ואתנו אחזת נחלתנו מעבר לירדן׃
33Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe.
33ויתן להם משה לבני גד ולבני ראובן ולחצי שבט מנשה בן יוסף את ממלכת סיחן מלך האמרי ואת ממלכת עוג מלך הבשן הארץ לעריה בגבלת ערי הארץ סביב׃
34Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron
34ויבנו בני גד את דיבן ואת עטרת ואת ערער׃
35kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan
35ואת עטרת שופן ואת יעזר ויגבהה׃
36kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj.
36ואת בית נמרה ואת בית הרן ערי מבצר וגדרת צאן׃
37Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
37ובני ראובן בנו את חשבון ואת אלעלא ואת קריתים׃
38kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.
38ואת נבו ואת בעל מעון מוסבת שם ואת שבמה ויקראו בשמת את שמות הערים אשר בנו׃
39Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.
39וילכו בני מכיר בן מנשה גלעדה וילכדה ויורש את האמרי אשר בה׃
40Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie.
40ויתן משה את הגלעד למכיר בן מנשה וישב בה׃
41Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair.
41ויאיר בן מנשה הלך וילכד את חותיהם ויקרא אתהן חות יאיר׃
42Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.
42ונבח הלך וילכד את קנת ואת בנתיה ויקרא לה נבח בשמו׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.