Nombroj
Chapter 24
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto.
1וירא בלעם כי טוב בעיני יהוה לברך את ישראל ולא הלך כפעם בפעם לקראת נחשים וישת אל המדבר פניו׃
2Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.
2וישא בלעם את עיניו וירא את ישראל שכן לשבטיו ותהי עליו רוח אלהים׃
3Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
3וישא משלו ויאמר נאם בלעם בנו בער ונאם הגבר שתם העין׃
4Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
4נאם שמע אמרי אל אשר מחזה שדי יחזה נפל וגלוי עינים׃
5Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj loĝejoj, ho Izrael!
5מה טבו אהליך יעקב משכנתיך ישראל׃
6Kiel valoj ili etendiĝas, Kiel ĝardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
6כנחלים נטיו כגנת עלי נהר כאהלים נטע יהוה כארזים עלי מים׃
7Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj; Superos Agagon lia reĝo, Kaj altiĝos lia regno.
7יזל מים מדליו וזרעו במים רבים וירם מאגג מלכו ותנשא מלכתו׃
8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
8אל מוציאו ממצרים כתועפת ראם לו יאכל גוים צריו ועצמתיהם יגרם וחציו ימחץ׃
9Li genuiĝis, li kuŝiĝis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
9כרע שכב כארי וכלביא מי יקימנו מברכיך ברוך וארריך ארור׃
10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
10ויחר אף בלק אל בלעם ויספק את כפיו ויאמר בלק אל בלעם לקב איבי קראתיך והנה ברכת ברך זה שלש פעמים׃
11Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
11ועתה ברח לך אל מקומך אמרתי כבד אכבדך והנה מנעך יהוה מכבוד׃
12Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
12ויאמר בלעם אל בלק הלא גם אל מלאכיך אשר שלחת אלי דברתי לאמר׃
13Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
13אם יתן לי בלק מלא ביתו כסף וזהב לא אוכל לעבר את פי יהוה לעשות טובה או רעה מלבי אשר ידבר יהוה אתו אדבר׃
14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
14ועתה הנני הולך לעמי לכה איעצך אשר יעשה העם הזה לעמך באחרית הימים׃
15Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
15וישא משלו ויאמר נאם בלעם בנו בער ונאם הגבר שתם העין׃
16Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
16נאם שמע אמרי אל וידע דעת עליון מחזה שדי יחזה נפל וגלוי עינים׃
17Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj leviĝos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
17אראנו ולא עתה אשורנו ולא קרוב דרך כוכב מיעקב וקם שבט מישראל ומחץ פאתי מואב וקרקר כל בני שת׃
18Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
18והיה אדום ירשה והיה ירשה שעיר איביו וישראל עשה חיל׃
19Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.
19וירד מיעקב והאביד שריד מעיר׃
20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
20וירא את עמלק וישא משלו ויאמר ראשית גוים עמלק ואחריתו עדי אבד׃
21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Fortika estas via loĝejo, Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;
21וירא את הקיני וישא משלו ויאמר איתן מושבך ושים בסלע קנך׃
22Sed ruinigita estos Kain, Baldaŭ Aŝur vin kaptos.
22כי אם יהיה לבער קין עד מה אשור תשבך׃
23Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
23וישא משלו ויאמר אוי מי יחיה משמו אל׃
24Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaŭ ili pereos.
24וצים מיד כתים וענו אשור וענו עבר וגם הוא עדי אבד׃
25Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.
25ויקם בלעם וילך וישב למקמו וגם בלק הלך לדרכו׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.