Johano 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;
1イエスはこれらのことを話すと、目を天に上げて言われた。 「父よ、時が来ました。あなたの子に栄光を与えてください。子もあなたに栄光を与えるためです。
2kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.
2あなたは子にすべての人を治める権威を与えられました。それは、あなたが子に与えられたすべての者に、子が永遠の命を与えるためです。
3Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
3永遠の命とは、唯一のまことの神であるあなたと、あなたが遣わされたイエス・キリストを知ることです。
4Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
4私は地上であなたの栄光を現しました。あなたが私に行うように与えられた業を成し遂げました。
5Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.
5父よ、今、世が存在する前にあなたとともに持っていたあの栄光をもって、あなたのみもとで私に栄光を与えてください。」
6Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.
6「私は、あなたが世から選んで私に与えてくださった人々に、あなたの名を現しました。彼らはあなたのものでしたが、あなたは彼らを私に与えてくださいました。彼らはあなたの言葉を守りました。
7Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;
7今、彼らは、あなたが私に与えてくださったものがすべてあなたから来たことを知っています。
8ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.
8あなたが私に与えてくださった言葉を、私は彼らに与えたからです。彼らはそれを受け入れ、私があなたから来たことを確かに知り、あなたが私を遣わされたことを信じました。
9Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj;
9私は彼らのためにお願いします。世のためにお願いするのではなく、あなたが私に与えてくださった者たちのためにお願いします。彼らはあなたのものだからです。
10kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.
10私のものはすべてあなたのものであり、あなたのものは私のものです。そして私は彼らによって栄光を受けています。
11Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
11私はもはや世にはいません。しかし彼らは世におり、私はあなたのもとへ行きます。聖なる父よ、あなたが私に与えてくださった御名によって、彼らを守ってください。私たちと同じように、彼らも一つとなるためです。
12Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.
12私が彼らとともに世にいた間、私はあなたの名によって彼らを守りました。あなたが私に与えてくださった者たちを守ったので、滅びの子のほかには、だれも失われませんでした。それは聖書の言葉が実現するためでした。
13Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem.
13しかし今、私はあなたのもとへ行きます。彼らのうちに私の喜びが満ちあふれるように、私は世にいてこれらのことを話しています。
14Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
14私は彼らにあなたの言葉を与えました。世は彼らを憎みました。私が世のものではないのと同じように、彼らも世のものではないからです。
15Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.
15私は、彼らを世から取り去るようにではなく、悪い者から守ってくださるようにお願いします。
16Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
16私が世のものではないのと同じように、彼らも世のものではありません。
17Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
17あなたの真理によって彼らを聖別してください。あなたの言葉は真理です。
18Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
18あなたが私を世に遣わされたように、私も彼らを世に遣わしました。
19Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.
19彼らのために、私は自分自身を聖別します。彼ら自身も真理によって聖別されるためです。」
20Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;
20「私はこの人々のためだけでなく、彼らの言葉によって私を信じる人々のためにもお願いします。
21por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.
21父よ、あなたが私のうちにおられ、私があなたのうちにいるように、彼らが皆一つとなり、彼らも私たちのうちに一つとなるためです。それは、あなたが私を遣わされたことを世が信じるためです。
22Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;
22あなたが私に与えてくださった栄光を、私は彼らに与えました。私たちが一つであるように、彼らも一つとなるためです。
23mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.
23私が彼らのうちに、あなたが私のうちにおられるのは、彼らが完全に一つとなるためです。それによって、あなたが私を遣わされ、私を愛されたように彼らをも愛されたことを、世が知るためです。
24Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.
24父よ、あなたが私に与えてくださった者たちも、私のいる所に私とともにいることを、私は望みます。あなたが私に与えてくださった私の栄光を、彼らが見るためです。世の基が据えられる前から、あなたは私を愛してくださったからです。
25Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis;
25義なる父よ、世はあなたを知りませんでしたが、私はあなたを知っていました。そしてこの人々は、あなたが私を遣わされたことを知っています。
26kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.
26私は彼らにあなたの名を知らせました。これからも知らせます。それは、あなたが私を愛してくださった愛が彼らのうちにあり、私も彼らのうちにいるためです。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.