Jeremia 47
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la Filiŝtoj, antaŭ ol Faraono venkobatis Gazan:
1ファラオがガザを打つ前に、ペリシテ人について預言者エレミヤに臨んだ主の言葉。
2Tiele diras la Eternulo: Jen venos akvo de norde, kaj ĝi fariĝos inundanta torento, kaj ĝi inundos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos ĉiuj loĝantoj de la lando.
2主はこう言われる。 「見よ、北から水が上って来て、 あふれる奔流となる。 それは地とそこにあるすべてのもの、 町とその住民を覆う。 人々は叫び、 この地の住民は皆、泣き叫ぶ。
3Pro la sonado de la hufoj de la fortaj ĉevaloj, pro la bruo de la ĉaroj, pro la bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte malleviĝos iliaj manoj;
3強い馬のひづめの音、 戦車の突進する音、 車輪のとどろきのために、 父親たちは手の力を失い、 子どもたちを振り返ることもできない。
4pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos ĉiujn Filiŝtojn, ekstermos ĉe Tiro kaj Cidon ĉiujn restintajn helpantojn; ĉar la Eternulo ruinigos la Filiŝtojn, la restaĵon de la insulo Kaftor.
4すべてのペリシテ人を滅ぼし、 ツロとシドンから残っている助け手をすべて断つ日が来るからだ。 主はペリシテ人、 カフトルの島の残りの者を滅ぼされる。
5Kalveco trafos Gazan, pereos Aŝkelon kaj la restaĵo de ilia valo. Kiel longe ankoraŭ vi faros al vi tranĉojn?
5ガザは頭をそられ、 アシュケロンは滅ぼされた。 谷の残りの者よ、 いつまで自分の身を傷つけるのか。
6Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietiĝos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.
6『ああ、主の剣よ、 いつになれば静まるのか。 さやに戻り、 休んで静まれ。』
7Sed kiel vi povas kvietiĝi? la Eternulo donis al ĝi ordonon kontraŭ Aŝkelon kaj kontraŭ la bordo de la maro; tien Li destinis ĝin.
7どうして静まることができようか。 主が剣に命じられたのだ。 アシュケロンと海岸に向かって、 主はそれを定められた。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.