Jeremia 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
1「『人が妻を離縁し、その妻が彼のもとを去って別の男のものとなったなら、その夫は再び彼女を迎え入れるだろうか』と言われている。その地はひどく汚されるのではないか。しかし、あなたは多くの愛人を追い、不貞を重ねた。それでも、わたしのもとに帰れ」と、主は言われる。
2Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj.
2「裸の高台に目を上げて見よ。あなたが男に身を任せなかった場所がどこにあるのか。あなたは荒野のアラビア人のように、道端で彼らを待ち伏せした。あなたは淫行と悪によって、この地を汚した。
3Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.
3そのため、にわか雨はとどめられ、後の雨も降らなかった。それでも、あなたは遊女のように厚かましい顔をし、恥じようともしなかった。
4Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
4今からでも、わたしに向かって、『私の父よ、あなたは私の若いころからの導き手だ』と叫ばないのか。
5ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.
5『主はいつまでも怒りを抱かれるのか。最後まで怒り続けられるのか』と。見よ、あなたはそのように語りながら悪を行い、思いのままにやり遂げてきた。」
6La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis.
6ヨシヤ王の時代に、主は私に言われた。「背信のイスラエルがしたことを見たか。彼女はあらゆる高い山に上り、あらゆる青々とした木の下で不貞を重ねた。
7Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo.
7彼女がこれらすべてを行った後、わたしは『彼女はわたしのもとに帰るだろう』と言った。しかし、彼女は帰らなかった。その裏切り者の妹ユダは、それを見た。
8Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.
8背信のイスラエルが姦淫したために、わたしが彼女を追い出し、離縁状を渡したのを、わたしは見た。それでも、その裏切り者の妹ユダは恐れず、自分も行って不貞を重ねた。
9Kaj de la bruo de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono kaj kun ligno.
9彼女は自分の淫行を軽く考えたため、この地は汚された。彼女は石や木と姦淫した。
10Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.
10これらすべてのことがあったにもかかわらず、その裏切り者の妹ユダは、心を尽くしてわたしのもとに帰らず、見せかけだけで帰った」と、主は言われる。
11Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
11主は私に言われた。「背信のイスラエルは、裏切り者のユダよりも正しかった。
12Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
12行って、北に向かってこれらの言葉を告げよ。こう言え。『背信のイスラエルよ、帰れ』と、主は言われる。『わたしは怒りの顔をあなたがたに向けない。わたしはあわれみ深いからだ』と、主は言われる。『わたしはいつまでも怒り続けない。
13Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
13ただ、自分の咎を認めよ。あなたは自分の神、主に背き、あらゆる青々とした木の下で、見知らぬ者たちのもとへ方々に走り、わたしの声に聞き従わなかった』と、主は言われる。」
14Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
14「背信の子らよ、帰れ」と、主は言われる。「わたしはあなたがたの夫だからだ。わたしは一つの町から一人、一つの氏族から二人を選び、あなたがたをシオンに連れて行く。
15Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.
15わたしは、わたしの心にかなう牧者たちをあなたがたに与える。彼らは知識と悟りをもって、あなたがたを養う。
16Kaj kiam vi kreskos kaj multiĝos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; ĝi ne venos en la koron, oni ne rememoros ĝin, oni ne serĉos ĝin, oni ne faros ĝin denove.
16その日々、あなたがたがこの地で増え、数多くなる時」と、主は言われる。「人々はもはや、『主の契約の箱』とは言わなくなる。それが心に上ることもなく、思い出されることもない。それを惜しむこともなく、再び造られることもない。
17En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektiĝos ĉiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.
17その時、人々はエルサレムを『主の御座』と呼ぶ。すべての国々は、そこ、すなわち主の名のもと、エルサレムに集められる。彼らはもはや、自分たちの悪い心のかたくなさに従って歩まない。
18En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj.
18その日々、ユダの家はイスラエルの家とともに歩み、彼らは一緒に北の地から、わたしがあなたがたの父祖に相続地として与えた地へ来る。」
19Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
19「わたしは言った。『どれほど、あなたを子らの中に置き、麗しい地、諸国の中でもすばらしい相続地をあなたに与えたいことか』と。また言った。『あなたはわたしを「私の父」と呼び、わたしに従うことをやめない』と。」
20Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.
20「しかし、妻が夫を裏切って去るように、イスラエルの家よ、あなたがたはわたしを裏切った」と、主は言われる。
21Voĉo estas aŭdata sur la altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.
21裸の高台から声が聞こえる。イスラエルの子らの泣き声と嘆願の声である。彼らが自分たちの道を曲げ、自分たちの神、主を忘れたからだ。
22Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio.
22背信の子らよ、帰れ。わたしはあなたがたの背信を癒やす。 「見よ、私たちはあなたのもとに来た。あなたこそ、私たちの神、主だからだ。
23Vere, mensogo estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.
23丘からの助けも、山々の騒ぎも、まことにむなしい。イスラエルの救いは、まことに私たちの神、主にある。
24La hontindaĵo formanĝis la penadon de niaj patroj de post nia juneco: iliajn ŝafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
24恥ずべきものが、私たちの若いころから、父祖たちの労苦の実を食い尽くした。彼らの羊の群れと牛の群れ、その息子たちと娘たちを。
25Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
25私たちは自分たちの恥の中に伏し、辱めに覆われよう。私たちも父祖たちも、自分たちの神、主に罪を犯したからだ。若いころから今日に至るまで、私たちは自分たちの神、主の声に聞き従わなかった。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.