Jesaja
Chapter 15
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.
1משא מואב כי בליל שדד ער מואב נדמה כי בליל שדד קיר מואב נדמה׃
2Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj.
2עלה הבית ודיבן הבמות לבכי על נבו ועל מידבא מואב ייליל בכל ראשיו קרחה כל זקן גרועה׃
3Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado.
3בחוצתיו חגרו שק על גגותיה וברחבתיה כלה ייליל ירד בבכי׃
4Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.
4ותזעק חשבון ואלעלה עד יהץ נשמע קולם על כן חלצי מואב יריעו נפשו ירעה לו׃
5Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo.
5לבי למואב יזעק בריחה עד צער עגלת שלשיה כי מעלה הלוחית בבכי יעלה בו כי דרך חורנים זעקת שבר יעערו׃
6Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas.
6כי מי נמרים משמות יהיו כי יבש חציר כלה דשא ירק לא היה׃
7Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj.
7על כן יתרה עשה ופקדתם על נחל הערבים ישאום׃
8Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado.
8כי הקיפה הזעקה את גבול מואב עד אגלים יללתה ובאר אילים יללתה׃
9Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.
9כי מי דימון מלאו דם כי אשית על דימון נוספות לפליטת מואב אריה ולשארית אדמה׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.