Jesaja
Chapter 41
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo.
1החרישו אלי איים ולאמים יחליפו כח יגשו אז ידברו יחדו למשפט נקרבה׃
2Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
2מי העיר ממזרח צדק יקראהו לרגלו יתן לפניו גוים ומלכים ירד יתן כעפר חרבו כקש נדף קשתו׃
3Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
3ירדפם יעבור שלום ארח ברגליו לא יבוא׃
4Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.
4מי פעל ועשה קרא הדרות מראש אני יהוה ראשון ואת אחרנים אני הוא׃
5Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis.
5ראו איים וייראו קצות הארץ יחרדו קרבו ויאתיון׃
6Ĉiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato: Estu kuraĝa!
6איש את רעהו יעזרו ולאחיו יאמר חזק׃
7Kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston, kaj li diras: La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
7ויחזק חרש את צרף מחליק פטיש את הולם פעם אמר לדבק טוב הוא ויחזקהו במסמרים לא ימוט׃
8Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,
8ואתה ישראל עבדי יעקב אשר בחרתיך זרע אברהם אהבי׃
9vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis —
9אשר החזקתיך מקצות הארץ ומאציליה קראתיך ואמר לך עבדי אתה בחרתיך ולא מאסתיך׃
10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
10אל תירא כי עמך אני אל תשתע כי אני אלהיך אמצתיך אף עזרתיך אף תמכתיך בימין צדקי׃
11Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos.
11הן יבשו ויכלמו כל הנחרים בך יהיו כאין ויאבדו אנשי ריבך׃
12Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo.
12תבקשם ולא תמצאם אנשי מצתך יהיו כאין וכאפס אנשי מלחמתך׃
13Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos.
13כי אני יהוה אלהיך מחזיק ימינך האמר לך אל תירא אני עזרתיך׃
14Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
14אל תיראי תולעת יעקב מתי ישראל אני עזרתיך נאם יהוה וגאלך קדוש ישראל׃
15Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo.
15הנה שמתיך למורג חרוץ חדש בעל פיפיות תדוש הרים ותדק וגבעות כמץ תשים׃
16Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.
16תזרם ורוח תשאם וסערה תפיץ אותם ואתה תגיל ביהוה בקדוש ישראל תתהלל׃
17La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
17העניים והאביונים מבקשים מים ואין לשונם בצמא נשתה אני יהוה אענם אלהי ישראל לא אעזבם׃
18Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.
18אפתח על שפיים נהרות ובתוך בקעות מעינות אשים מדבר לאגם מים וארץ ציה למוצאי מים׃
19En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune;
19אתן במדבר ארז שטה והדס ועץ שמן אשים בערבה ברוש תדהר ותאשור יחדו׃
20por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.
20למען יראו וידעו וישימו וישכילו יחדו כי יד יהוה עשתה זאת וקדוש ישראל בראה׃
21Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob.
21קרבו ריבכם יאמר יהוה הגישו עצמותיכם יאמר מלך יעקב׃
22Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni tion, kio estos.
22יגישו ויגידו לנו את אשר תקרינה הראשנות מה הנה הגידו ונשימה לבנו ונדעה אחריתן או הבאות השמיענו׃
23Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni miros kaj vidos kune.
23הגידו האתיות לאחור ונדעה כי אלהים אתם אף תיטיבו ותרעו ונשתעה ונרא יחדו׃
24Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.
24הן אתם מאין ופעלכם מאפע תועבה יבחר בכם׃
25Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.
25העירותי מצפון ויאת ממזרח שמש יקרא בשמי ויבא סגנים כמו חמר וכמו יוצר ירמס טיט׃
26Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn.
26מי הגיד מראש ונדעה ומלפנים ונאמר צדיק אף אין מגיד אף אין משמיע אף אין שמע אמריכם׃
27Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.
27ראשון לציון הנה הנם ולירושלם מבשר אתן׃
28Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.
28וארא ואין איש ומאלה ואין יועץ ואשאלם וישיבו דבר׃
29Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.
29הן כלם און אפס מעשיהם רוח ותהו נסכיהם׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.