Jesaja
Chapter 4
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni manĝados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.
1והחזיקו שבע נשים באיש אחד ביום ההוא לאמר לחמנו נאכל ושמלתנו נלבש רק יקרא שמך עלינו אסף חרפתנו׃
2En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.
2ביום ההוא יהיה צמח יהוה לצבי ולכבוד ופרי הארץ לגאון ולתפארת לפליטת ישראל׃
3Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,
3והיה הנשאר בציון והנותר בירושלם קדוש יאמר לו כל הכתוב לחיים בירושלם׃
4se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de fajro.
4אם רחץ אדני את צאת בנות ציון ואת דמי ירושלם ידיח מקרבה ברוח משפט וברוח בער׃
5Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo.
5וברא יהוה על כל מכון הר ציון ועל מקראה ענן יומם ועשן ונגה אש להבה לילה כי על כל כבוד חפה׃
6Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.
6וסכה תהיה לצל יומם מחרב ולמחסה ולמסתור מזרם וממטר׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.