Galatoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
1אחי גם כי יתפש איש מכם בעברה אתם אנשי הרוח תקימהו ברוח ענוה והשמר לנפשך פן תבא לידי נסיון גם אתה׃
2Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.
2שאו איש את משא רעהו בזאת תמלאו את תורת המשיח׃
3Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.
3כי החשב את עצמו להיות מה ואיננו מאומה את נפשו הוא מרמה׃
4Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
4אבל יבחן כל איש את מעשהו ואז לו לבדו תהיה תהלתו ולא לנגד אחר׃
5Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.
5כי כל איש את משאו ישא׃
6Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj.
6המלמד בדבר יחלק מכל טובו למלמדהו׃
7Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
7אל תתעו לא יתן אלהים להתל בו כי מה שזרע האדם אתו יקצר׃
8Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
8הזרע בבשרו יקצר כליון משברו והזרע ברוח יקצר מן הרוח חיי עולם׃
9Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.
9ואנחנו בעשות הטוב אל נחת כי נקצר בעתו אם לא נרפה׃
10Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.
10לכן כאשר העת בידנו נעשה נא את הטוב עם כל אדם וביותר עם בני אמונתנו׃
11Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.
11ראו נא מה גדול המכתב אשר כתבתי אליכם בידי׃
12Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.
12החפצים להתהדר בבשר מכריחים אתכם להמול רק למען לא ירדפו על צלב המשיח׃
13Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno.
13כי גם הם הנמולים אינם שמרים את התורה אלא רצונם שתמולו למען יתהללו בבשרכם׃
14Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
14ואנכי חלילה מהתהלל זולתי בצלב אדנינו ישוע המשיח אשר בו העולם נצלב לי ואני נצלב לעולם׃
15Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo.
15כי במשיח ישוע גם המילה גם הערלה אינן נחשבות כי אם בריאה חדשה׃
16Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.
16וכל המהלכים כפי השורה הזאת שלום ורחמים עליהם ועל ישראל אשר לאלהים׃
17De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.
17מעתה איש אל ילאני עוד כי את חבורות האדון ישוע אני נשא בגויתי׃
18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.
18חסד ישוע המשיח אדנינו יהי עם רוחכם אחי אמן׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.