Koloseanoj 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.
1主人たちよ、しもべたちを正しく公平に扱いなさい。あなたがたにも天に主人がおられることを知っているからです。
2En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko;
2祈りに専念し、感謝をもって目を覚ましていなさい。
3preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita;
3同時に私たちのためにも、神が言葉の門を開き、キリストの奥義を語らせてくださるよう祈ってください。私はこの奥義のために捕らわれています。
4por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli.
4また、私が語るべきとおりに、この奥義を明らかに示すことができるよう祈ってください。
5Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon.
5外の人々に対して知恵をもって歩み、あらゆる機会を十分に生かしなさい。
6Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.
6あなたがたの言葉は、いつも恵みに満ち、塩で味つけされたものにしなさい。そうすれば、一人ひとりにどのように答えるべきかが分かります。
7Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,
7私の近況はすべて、愛する兄弟であり、忠実なしもべ、また主にあって共に仕える者であるティキコが、あなたがたに知らせます。
8kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,
8私が彼をあなたがたのもとへ遣わすのは、まさにこのためです。彼があなたがたの様子を知り、あなたがたの心を励ますためです。
9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.
9また、あなたがたの仲間である忠実で愛する兄弟オネシモも一緒です。この二人が、ここで起きていることをすべて知らせます。
10Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin),
10私と共に囚人となっているアリスタルコと、バルナバのいとこマルコが、あなたがたによろしくと言っています。マルコについては、彼がそちらに行ったなら迎え入れるよう、あなたがたは指示を受けています。
11kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo.
11また、ユストと呼ばれるイエスも、よろしくと言っています。割礼を受けた者の中で、神の国のために働く私の同労者は、この人たちだけです。彼らは私の慰めとなってくれました。
12Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.
12あなたがたの仲間であり、キリストのしもべであるエパフラスが、よろしくと言っています。彼はいつも祈りの中であなたがたのために力を尽くしています。それは、あなたがたが神のみこころのすべてにおいて、完全で欠けるところのない者として立つためです。
13Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis.
13私は彼について証言します。彼はあなたがたのため、またラオディキアとヒエラポリスにいる人々のために、大きな熱意を抱いています。
14Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.
14愛する医者ルカとデマスが、あなたがたによろしくと言っています。
15Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.
15ラオディキアにいる兄弟たちと、ニンファス、および彼の家にある教会によろしく伝えてください。
16Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea.
16この手紙があなたがたの間で読まれたら、ラオディキアの教会でも読まれるようにしてください。また、あなたがたもラオディキアからの手紙を読んでください。
17Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.
17アルキポに、「主にあって受けた務めに心を配り、それを果たしなさい」と伝えてください。
18La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.
18私パウロが、自分の手でこのあいさつを書きます。私の鎖を覚えていてください。恵みがあなたがたと共にありますように。アーメン。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.