2 Korintanoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
1神と共に働く者として、私たちはまた、神の恵みを無駄に受けないよう、あなたがたにお願いします。
2(ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
2神はこう言っておられるからです。 「受け入れられる時に、わたしはあなたの声を聞いた。 救いの日に、わたしはあなたを助けた。」 見よ、今こそ受け入れられる時です。見よ、今こそ救いの日です。
3ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;
3私たちは、この務めが非難されないように、どんなことにおいてもつまずきの原因を作りません。
4sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,
4むしろ、あらゆることにおいて神に仕える者として自分たちを示しています。大いなる忍耐をもって、苦難、困窮、行き詰まりの中で、
5en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
5むち打たれ、投獄され、暴動に巻き込まれ、労苦し、幾夜も眠らず、断食するときにも、
6en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
6純真、知識、忍耐、親切、聖霊、偽りのない愛によって、
7en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,
7真理の言葉と神の力によって、右手にも左手にも義の武器を取り、
8per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
8栄誉を受けるときも辱めを受けるときも、悪評の中でも好評の中でも、人を欺く者のように見えても真実であり、
9kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
9人に知られていないようでも、よく知られています。死にかけているようでも、見よ、私たちは生きています。懲らしめられても、殺されることはありません。
10kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.
10悲しんでいるようでも、いつも喜んでいます。貧しいようでも、多くの人を富ませています。何も持っていないようでも、すべてのものを持っています。
11Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.
11コリントの人たち、私たちはあなたがたに率直に語り、心を大きく開いています。
12Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj.
12あなたがたを窮屈にしているのは私たちではありません。あなたがた自身が心を狭くしているのです。
13Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.
13私は自分の子どもたちに語るように言います。同じように応えて、あなたがたも心を大きく開いてください。
14Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?
14信じない人々と不釣り合いなくびきを共にしてはいけません。義と不法にどんな交わりがあるでしょうか。光と闇にどんなつながりがあるでしょうか。
15Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
15キリストとベリアルにどんな調和があるでしょうか。信じる者と信じない者が何を分け合えるでしょうか。
16Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
16神の神殿と偶像にどんな一致があるでしょうか。あなたがたは生ける神の神殿だからです。神がこう言われたとおりです。「わたしは彼らの中に住み、彼らの間を歩む。わたしは彼らの神となり、彼らはわたしの民となる。」
17Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,
17それゆえ、 「彼らの中から出て、 離れよ」と主は言われる。 「汚れたものに触れてはならない。 そうすれば、わたしはあなたがたを受け入れる。
18Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
18わたしはあなたがたの父となり、 あなたがたはわたしの息子、娘となる」と、 全能の主は言われる。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.