路加福音 16
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶稣又对门徒说:「有一个财主的管家,别人向他主人告他浪费主人的财物。
1Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
2主人叫他来,对他说:『我听见你这事怎么样呢?把你所经管的交代明白,因你不能再作 我的 管家。』
2Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi.
3那管家心里说:『主人辞我,不用我再作管家,我将来做什么?锄地呢?无力;讨饭呢?怕羞。
3Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.
4我知道怎么行,好叫人在我不作管家之后,接我到他们家里去。』
4Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.
5于是把欠他主人债的,一个一个地叫了来,问头一个说:『你欠我主人多少?』
5Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro?
6他说:『一百篓油。』管家说:『拿你的帐,快坐下,写五十。』
6Kaj li diris: Cent bat’ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek.
7又问一个说:『你欠多少?』他说:『一百石麦子。』管家说:『拿你的帐,写八十。』
7Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor’ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.
8主人就夸奖这不义的管家做事聪明;因为今世之子,在世事之上,较比光明之子更加聪明。
8Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.
9我又告诉你们,要借着那不义的钱财结交朋友,到了钱财无用的时候,他们可以接你们到永存的帐幕里去。
9Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn.
10人在最小的事上忠心,在大事上也忠心;在最小的事上不义,在大事上也不义。
10Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo.
11倘若你们在不义的钱财上不忠心,谁还把那真实的 钱财 托付你们呢?
11Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon?
12倘若你们在别人的东西上不忠心,谁还把你们自己的东西给你们呢?
12Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?
13一个仆人不能事奉两个主;不是恶这个爱那个,就是重这个轻那个。你们不能又事奉 神,又事奉玛门。」
13Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
14法利赛人是贪爱钱财的;他们听见这一切话,就嗤笑耶稣。
14Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis.
15耶稣对他们说:「你们是在人面前自称为义的,你们的心, 神却知道;因为人所尊贵的,是 神看为可憎恶的。
15Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio.
16律法和先知到 约翰 为止,从此 神国的福音传开了,人人努力要进去。
16La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas.
17天地废去较比律法的一点一画落空还容易。
17Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali.
18凡休妻另娶的就是犯奸淫;娶被休之妻的也是犯奸淫。」
18Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
19「有一个财主穿着紫色 袍 和细麻布衣服,天天奢华宴乐。
19Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage;
20又有一个讨饭的,名叫 拉撒路 ,浑身生疮,被人放在财主门口,
20kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
21要得财主桌子上掉下来的 零碎 充饥,并且狗来舔他的疮。
21kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
22后来那讨饭的死了,被天使带去放在 亚伯拉罕 的怀里。财主也死了,并且埋葬了。
22Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita.
23他在阴间受痛苦,举目远远地望见 亚伯拉罕 ,又望见 拉撒路 在他怀里,
23Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
24就喊着说:『我祖 亚伯拉罕 哪,可怜我吧!打发 拉撒路 来,用指头尖蘸点水,凉凉我的舌头;因为我在这火焰里,极其痛苦。』
24Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.
25亚伯拉罕 说:『儿啊,你该回想你生前享过福, 拉撒路 也受过苦;如今他在这里得安慰,你倒受痛苦。
25Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
26不但这样,并且在你我之间,有深渊限定,以致人要从这边过到你们那边是不能的;要从那边过到我们这边也是不能的。』
26Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
27财主说:『我祖啊!既是这样,求你打发 拉撒路 到我父家去;
27Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,
28因为我还有五个弟兄,他可以对他们作见证,免得他们也来到这痛苦的地方。』
28ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento.
29亚伯拉罕 说:『他们有 摩西 和先知 的话 可以听从。』
29Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin.
30他说:『我祖 亚伯拉罕 哪,不是的,若有一个从死里 复活的 ,到他们那里去的,他们必要悔改。』
30Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.
31亚伯拉罕 说:『若不听从 摩西 和先知 的话 ,就是有一个从死里复活的,他们也是不听劝。』」
31Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.