路加福音 22
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1除酵节(又名逾越 节 )近了。
1Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
2祭司长和文士想法子怎么才能杀害耶稣,是因他们惧怕百姓。
2Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.
3这时,撒但入了那称为 加略 人 犹大 的心;他本是十二门徒里的一个。
3Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
4他去和祭司长并守殿官商量,怎么可以把耶稣交给他们。
4Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
5他们欢喜,就约定给他银子。
5Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon.
6他应允了,就找机会,要趁众人不在跟前的时候把耶稣交给他们。
6Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
7除酵 节 ,须宰逾越 羊羔 的那一天到了。
7Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.
8耶稣打发 彼得 、 约翰 ,说:「你们去为我们预备逾越 节的筵席 ,好叫我们吃。」
8Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.
9他们问他说:「要我们在哪里预备?」
9Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu?
10耶稣说:「你们进了城,必有人拿着一瓶水迎面而来,你们就跟着他,到他所进的房子里去,
10Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
11对那家的主人说:『夫子说:客房在哪里?我与门徒好在那里吃逾越 节的筵席 。』
11Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
12他必指给你们摆设整齐的一间大楼,你们就在那里预备。」
12Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
13他们去了,所遇见的正如耶稣所说的;他们就预备了逾越 节的筵席 。
13Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
14时候到了,耶稣坐席,使徒也和他同坐。
14Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
15耶稣对他们说:「我很愿意在受害以先和你们吃这逾越 节的筵席 。
15Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
16我告诉你们,我不 再 吃 这筵席 ,直到成就在 神的国里。」
16ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
17耶稣接过杯来,祝谢了,说:「你们拿这个,大家分着喝。
17Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
18我告诉你们,从今以后,我不再喝这葡萄汁,直等 神的国来到。」
18ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
19又拿起饼来,祝谢了,就擘开,递给他们,说:「这是我的身体,为你们舍的,你们也应当如此行,为的是记念我。」
19Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
20饭后也照样拿起杯来,说:「这杯是用我血所立的新约,是为你们流出来的。
20Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
21看哪,那卖我之人的手与我一同在桌子上。
21Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
22人子固然要照所预定的去世,但卖人子的人有祸了!」
22Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
23他们就彼此对问,是哪一个要做这事。
23Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.
24门徒起了争论,他们中间哪一个可算为大。
24Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.
25耶稣说:「外邦人有君王为主治理他们,那掌权管他们的称为恩主。
25Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
26但你们不可这样;你们里头为大的,倒要像年幼的,为首领的,倒要像服事人的。
26Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
27是谁为大?是坐席的呢?是服事人的呢?不是坐席的大吗?然而,我在你们中间如同服事人的。
27Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
28我在磨炼之中,常和我同在的就是你们。
28Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
29我将国赐给你们,正如我父赐给我一样,
29kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
30叫你们在我国里,坐在我的席上吃喝,并且坐在宝座上,审判 以色列 十二个支派。」
30por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
31主又说 :「 西门 ! 西门 !撒但想要得着你们,好筛你们像筛麦子一样;
31Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
32但我已经为你祈求,叫你不至于失了信心。你回头以后,要坚固你的弟兄。」
32sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
33彼得 说:「主啊,我就是同你下监,同你受死,也是甘心!」
33Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.
34耶稣说:「 彼得 ,我告诉你,今日鸡还没有叫,你要三次说不认得我。」
34Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
35耶稣又对他们说:「我差你们出去的时候,没有钱囊,没有口袋,没有鞋,你们缺少什么没有?」他们说:「没有。」
35Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
36耶稣说:「但如今有钱囊的可以带着,有口袋的也可以带着,没有刀的要卖衣服买刀。
36Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
37我告诉你们, 经上 写着说:『他被列在罪犯之中。』这话必应验在我身上,因为那关系我的事必然成就。」
37Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
38他们说:「主啊,请看!这里有两把刀。」耶稣说:「够了。」
38Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.
39耶稣出来,照常往 橄榄山 去,门徒也跟随他。
39Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
40到了那地方,就对他们说:「你们要祷告,免得入了迷惑。」
40Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
41于是离开他们约有扔一块石头那么远,跪下祷告,
41Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
42说:「父啊!你若愿意,就把这杯撤去;然而,不要成就我的意思,只要成就你的意思。」
42dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
43有一位天使从天上显现,加添他的力量。
43Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
44耶稣极其伤痛,祷告更加恳切,汗珠如大血点滴在地上。
44Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
45祷告完了,就起来,到门徒那里,见他们因为忧愁都睡着了,
45Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
46就对他们说:「你们为什么睡觉呢?起来祷告,免得入了迷惑!」
46kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
47说话之间,来了许多人。那十二个门徒里名叫 犹大 的,走在前头,就近耶稣,要与他亲嘴。
47Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
48耶稣对他说:「 犹大 !你用亲嘴 的暗号 卖人子吗?」
48Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
49左右的人见光景不好,就说:「主啊!我们拿刀砍可以不可以?」
49Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
50内中有一个人把大祭司的仆人砍了一刀,削掉了他的右耳。
50Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
51耶稣说:「到了这个地步,由他们吧!」就摸那人的耳朵,把他治好了。
51Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
52耶稣对那些来拿他的祭司长和守殿官并长老说:「你们带着刀棒出来拿我,如同拿强盗吗?
52Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
53我天天同你们在殿里,你们不下手拿我。现在却是你们的时候,黑暗掌权了。」
53Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
54他们拿住耶稣,把他带到大祭司的宅里。 彼得 远远地跟着。
54Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
55他们在院子里生了火,一同坐着; 彼得 也坐在他们中间。
55Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
56有一个使女看见 彼得 坐在 火 光里,就定睛看他,说:「这个人素来也是同那人一伙的。」
56Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
57彼得 却不承认,说:「女子,我不认得他。」
57Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.
58过了不多的时候,又有一个人看见他,说:「你也是他们一党的。」 彼得 说:「你这个人!我不是。」
58Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.
59约过了一小时,又有一个人极力地说:「他实在是同那人一伙的,因为他也是 加利利 人。」
59Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
60彼得 说:「你这个人!我不晓得你说的是什么!」正说话之间,鸡就叫了。
60Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
61主转过身来看 彼得 , 彼得 便想起主对他所说的话:「今日鸡叫以先,你要三次不认我。」
61Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
62他就出去痛哭。
62Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
63看守耶稣的人戏弄他,打他,
63Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
64又蒙着他的眼,问他说:「你是先知,告诉我们打你的是谁?」
64Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?
65他们还用许多别的话辱骂他。
65Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.
66天一亮,民间的众长老连祭司长带文士都聚会,把耶稣带到他们的公会里,
66Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:
67说:「你若是基督,就告诉我们。」耶稣说:「我若告诉你们,你们也不信;
67Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;
68我若问你们,你们也不回答。
68kaj se mi demandos, vi ne respondos.
69从今以后,人子要坐在 神权能的右边。」
69Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
70他们都说:「这样,你是 神的儿子吗?」耶稣说:「你们所说的是。」
70Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.
71他们说:「何必再用见证呢?他亲口所说的,我们都亲自听见了。」
71Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.