何西阿书 5
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1众祭司啊,要听我的话! 以色列 家啊,要留心听! 王家啊,要侧耳而听! 审判要临到你们, 因你们在 米斯巴 如网罗, 在 他泊山 如铺张的网。
1Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
2这些悖逆的人肆行杀戮, 罪孽 极深; 我却斥责他们众人。
2Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn.
3以法莲 为我所知; 以色列 不能向我隐藏。 以法莲 哪,现在你行淫了, 以色列 被玷污了。
3Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis.
4他们所行的使他们不能归向 神; 因有淫心在他们里面, 他们也不认识耶和华。
4Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.
5以色列 的骄傲当面见证自己。 故此, 以色列 和 以法莲 必因自己的罪孽跌倒; 犹大 也必与他们一同跌倒。
5La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili.
6他们必牵着牛羊去寻求耶和华,却寻不见; 他已经转去离开他们。
6Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili.
7他们向耶和华行事诡诈,生了私子。 到了月朔,他们与他们的地业必被吞灭。
7Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.
8你们当在 基比亚 吹角, 在 拉玛 吹号, 在 伯·亚文 吹出大声, 说 : 便雅悯 哪, 有仇敌 在你后头!
8Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!
9在责罚的日子, 以法莲 必变为荒场; 我在 以色列 支派中,指示将来必成的事。
9Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.
10犹大 的首领如同挪移地界的人, 我必将忿怒倒在他们身上,如水一般。
10La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon.
11以法莲 因乐从 人的 命令, 就受欺压,被审判压碎。
11Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon.
12我使 以法莲 如虫蛀之物, 使 犹大 家如朽烂之木。
12Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.
13以法莲 见自己有病, 犹大 见自己有伤, 他们就打发人往 亚述 去见 耶雷布 王, 他却不能医治你们, 不能治好你们的伤。
13Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.
14我必向 以法莲 如狮子, 向 犹大 家如少壮狮子。 我必撕裂而去, 我要夺去,无人搭救。
14Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.
15我要回到原处, 等他们自觉有罪,寻求我面; 他们在急难的时候必切切寻求我。
15Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.