何西阿书 12
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以法莲 吃风,且追赶东风, 时常增添虚谎和强暴, 与 亚述 立约,把油送到 埃及 。
1Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.
2耶和华与 犹大 争辩, 必照 雅各 所行的惩罚他, 按他所做的报应他。
2Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li.
3他在腹中抓住哥哥的脚跟, 壮年的时候与 神较力,
3Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio.
4与天使较力,并且得胜, 哭泣恳求, 在 伯特利 遇见耶和华。 耶和华—万军之 神在那里晓谕我们 以色列 人; 耶和华是他可记念的 名 。
4Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.
no verse 5 in this text
5La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.
6所以你当归向你的 神, 谨守仁爱、公平,常常等候你的 神。
6Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion.
7以法莲 是商人, 手里有诡诈的天平,爱行欺骗。
7Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
8以法莲 说: 我果然成了富足,得了财宝; 我所劳碌得来的, 人必不见有什么不义,可算为罪的。
8kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.
9自从你出 埃及 地以来, 我就是耶和华—你的 神; 我必使你再住帐棚,如在大会的日子一样。
9Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.
10我已晓谕众先知, 并且加增默示, 借先知设立比喻。
10Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.
11基列 人没有罪孽吗? 他们全然是虚假的。 人在 吉甲 献牛犊为祭, 他们的祭坛好像田间犁沟中的乱堆。
11En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo.
12从前 雅各 逃到 亚兰 地, 以色列 为得妻服事人, 为得妻与人放羊。
12Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.
13耶和华借先知领 以色列 从 埃及 上来; 以色列 也借先知而得保存。
13Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.
14以法莲 大大惹动 主 怒, 所以他流血的罪必归在他身上。 主必将那因 以法莲 所受的羞辱归还他。
14Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.