以西结书 21
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的话临到我说:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人子啊,你要面向 耶路撒冷 和圣所滴下预言,攻击 以色列 地。
2Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
3对 以色列 地说,耶和华如此说:我与你为敌,并要拔刀出鞘,从你中间将义人和恶人一并剪除。
3Kaj diru al la lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.
4我既要从你中间剪除义人和恶人,所以我的刀要出鞘,自南至北攻击一切有血气的;
4Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo.
5一切有血气的就知道我—耶和华已经拔刀出鞘,必不再入鞘。
5Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien.
6人子啊,你要叹息,在他们眼前弯着腰,苦苦地叹息。
6Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj.
7他们问你说:『为何叹息呢?』你就说:『因为有风声、 灾祸 要来。人心都必消化,手都发软,精神衰败,膝弱如水。看哪,这 灾祸 临近,必然成就。这是主耶和华说的。』」
7Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8耶和华的话临到我说:
8Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9「人子啊,你要预言。耶和华吩咐我如此说: 有刀、有刀, 是磨快擦亮的;
9Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;
10磨快为要行杀戮, 擦亮为要像闪电。 我们岂可快乐吗? 罚 我子的杖藐视各树。
10ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno?
11这刀已经交给人擦亮,为要应手使用。这刀已经磨快擦亮,好交在行杀戮的人手中。
11Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto.
12人子啊,你要呼喊哀号,因为这刀临到我的百姓和 以色列 一切的首领。他们和我的百姓都交在刀下,所以你要拍腿 叹息 。
12Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.
13有试验的事;若那藐视的杖归于无有,怎么样呢?这是主耶和华说的。
13Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14「人子啊,你要拍掌预言。我— 耶和华 要使这刀,就是致死伤的刀,一连三次加倍 刺人 ,进入他们的内屋,使大人受死伤的就是这刀。
14Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn.
15我设立这恐吓人的刀,攻击他们的一切城门,使他们的心消化,加增他们跌倒的事。哎!这刀造得像闪电,磨得尖利,要行杀戮。
15Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado!
16刀啊,你归在右边,摆在左边;你面向哪方,就向那方 杀戮 。
16Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras.
17我也要拍掌,并要使我的忿怒止息。这是我—耶和华说的。」
17Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.
18耶和华的话又临到我说:
18Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
19「人子啊,你要定出两条路,好使 巴比伦 王的刀来。这两条路必从一地分出来,又要在通城的路口上画出一只手来。
19Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon.
20你要定出一条路,使刀来到 亚扪 人的 拉巴 ;又要定出一条路,使刀来到 犹大 的坚固城 耶路撒冷 。
20Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
21因为 巴比伦 王站在岔路那里,在两条路口上要占卜。他摇签求问神像,察看 牺牲的 肝;
21Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
22在右手中拿着为 耶路撒冷 占卜的签,使他安设撞城锤,张口叫杀,扬声呐喊,筑垒造台,以撞城锤,攻打城门。
22Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon.
23据那些曾起誓的 犹大 人看来,这是虚假的占卜;但 巴比伦 王要使他们想起罪孽,以致将他们捉住。」
23Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
24主耶和华如此说:「因你们的过犯显露,使你们的罪孽被记念,以致你们的罪恶在行为上都彰显出来;又因你们被记念,就被捉住。
24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj — pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
25你这受死伤行恶的 以色列 王啊,罪孽的尽头到了,受报的日子已到。
25Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj —
26主耶和华如此说:当除掉冠,摘下冕,景况必不再像先前;要使卑者升为高,使高者降为卑。
26tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos.
27我要将 这国 倾覆,倾覆,而又倾覆;这 国 也必不再有,直等到那应得的人来到,我就赐给 他 。」
27Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.
28「人子啊,要发预言说:主耶和华论到 亚扪 人和他们的凌辱,吩咐我如此说:有刀,有拔出来的刀,已经擦亮,为行杀戮,使他像闪电以行吞灭。
28Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu;
29人为你见虚假的异象,行谎诈的占卜,使你倒在受死伤之恶人的颈项上。他们罪孽到了尽头,受报的日子已到。
29pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj.
30你将刀收入鞘吧!在你受造之处、生长之地,我必刑罚你。
30Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin.
31我必将我的恼恨倒在你身上,将我烈怒的火喷在你身上;又将你交在善于杀灭的畜类人手中。
31Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
32你必当柴被火焚烧;你的血必 流 在国中。你必不再被记念,因为这是我—耶和华说的。」
32Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.