以西结书
Chapter 19
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你当为 以色列 的王作起哀歌,
1Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
2说: 你的母亲是什么呢? 是个母狮子,蹲伏在狮子中间, 在少壮狮子中养育小狮子。
2kaj diru: Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?
3在它小狮子中养大一个, 成了少壮狮子, 学会抓食而吃人。
3Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn.
4列国听见了就把它捉在他们的坑中, 用钩子拉到 埃及 地去。
4Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan.
5母狮见自己等候失了指望, 就从它小狮子中又将一个养为少壮狮子。
5Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido.
6它在众狮子中走来走去, 成了少壮狮子, 学会抓食而吃人。
6Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn.
7它知道列国的宫殿, 又使他们的城邑变为荒场; 因它咆哮的声音, 遍地和其中所有的就都荒废。
7Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado.
8于是四围邦国各省的人来攻击它, 将网撒在它身上, 捉在他们的坑中。
8Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon.
9他们用钩子钩住它,将它放在笼中, 带到 巴比伦 王那里, 将它放入坚固之所, 使它的声音在 以色列 山上不再听见。
9Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.
10你的母亲先前如葡萄树, 极其茂盛,栽于水旁。 因为水多, 就多结果子,满生枝子;
10Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo.
11生出坚固的枝干,可作掌权者的杖。 这枝干高举在茂密的枝中, 而且它生长高大,枝子繁多, 远远 可见。
11Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj.
12但这葡萄树因忿怒被拔出摔在地上; 东风吹干其上的果子, 坚固的枝干折断枯干, 被火烧毁了;
12Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis.
13如今栽于旷野干旱无水之地。
13Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.
14火也从它枝干中发出, 烧灭果子, 以致没有坚固的枝干可做掌权者的杖。 这是哀歌,也必用以作哀歌。
14Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.