以西结书 30
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的话又临到我说:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人子啊,你要发预言说,主耶和华如此说: 哀哉这日!你们应当哭号。
2Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago!
3因为耶和华的日子临近, 就是密云之日, 列国 受罚 之期。
3Ĉar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.
4必有刀剑临到 埃及 ; 在 埃及 被杀之人仆倒的时候, 古实 人就有痛苦, 人民必被掳掠, 基址必被拆毁。
4Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn.
5古实 人、 弗 人、 路德 人、杂族的人民,并 古巴 人,以及同盟之地的人都要与 埃及 人一同倒在刀下。」
5La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.
6耶和华如此说: 扶助 埃及 的也必倾倒。 埃及 因势力而有的骄傲必降低微; 其中的人民,从 色弗尼 塔起必倒在刀下。 这是主耶和华说的。
6Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
7埃及 地在荒凉的国中必成为荒凉; 埃及 城在荒废的城中也变为荒废。
7Kaj ĝi dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.
8我在 埃及 中使火着起; 帮助 埃及 的,都被灭绝。 那时,他们就知道我是耶和华。
8Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj helpantoj estos frakasitaj.
9「到那日,必有使者坐船,从我面前出去,使安逸无虑的 古实 人惊惧;必有痛苦临到他们,好像 埃及 遭灾 的日子一样。看哪,这事临近了!
9En tiu tempo senditoj de Mi iros sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo venas.
10主耶和华如此说: 我必借 巴比伦 王 尼布甲尼撒 的手, 除灭 埃及 众人。
10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel.
11他和随从他的人, 就是列国中强暴的, 必进来毁灭这地。 他们必拔刀攻击 埃及 , 使遍地有被杀的人。
11Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.
12我必使江河干涸, 将地卖在恶人的手中; 我必借外邦人的手, 使这地和其中所有的变为凄凉。 这是我—耶和华说的。
12Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.
13主耶和华如此说: 我必毁灭偶像, 从 挪弗 除灭神像; 必不再有君王出自 埃及 地。 我要使 埃及 地的人惧怕。
13Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.
14我必使 巴忒罗 荒凉, 在 琐安 中使火着起, 向 挪 施行审判。
14Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No.
15我必将我的忿怒倒在 埃及 的保障上, 就是 训 上, 并要剪除 挪 的众人。
15Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.
16我必在 埃及 中使火着起; 训 必大大痛苦; 挪 必被攻破; 挪弗 白日见仇敌。
16Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron.
17亚文 和 比伯实 的少年人必倒在刀下; 这些 城的人 必被掳掠。
17La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.
18我在 答比匿 折断 埃及 的诸轭, 使她因势力而有的骄傲在其中止息。 那时,日光必退去; 至于这城,必有密云遮蔽, 其中的女子必被掳掠。
18En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en forkaptitecon.
19我必这样向 埃及 施行审判, 他们就知道我是耶和华。」
19Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
20十一年正 月 初七 日 ,耶和华的话临到我说:
20En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21「人子啊,我已打折 埃及 王法老的膀臂;没有敷药,也没有用布缠好,使他有力持刀。
21Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon.
22所以主耶和华如此说:看哪,我与 埃及 王法老为敌,必将他有力的膀臂和已打折的膀臂全行打断,使刀从他手中坠落。
22Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon, reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.
23我必将 埃及 人分散在列国,四散在列邦。
23Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.
24我必使 巴比伦 王的膀臂有力,将我的刀交在他手中;却要打断法老的膀臂,他就在 巴比伦 王面前唉哼,如同受死伤的人一样。
24Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-vundito.
25我必扶持 巴比伦 王的膀臂,法老的膀臂却要下垂;我将我的刀交在 巴比伦 王手中,他必举刀攻击 埃及 地,他们就知道我是耶和华。
25Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan.
26我必将 埃及 人分散在列国,四散在列邦;他们就知道我是耶和华。」
26Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.