历代志下 35
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1约西亚 在 耶路撒冷 向耶和华守逾越节。正月十四日,就宰了逾越节 的羊羔 。
1Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
2王分派祭司各尽其职,又勉励他们办耶和华殿中的事;
2Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.
3又对那归耶和华为圣、教训 以色列 人的 利未 人说:「你们将圣 约 柜安放在 以色列 王 大卫 儿子 所罗门 建造的殿里,不必再用肩扛抬。现在要事奉耶和华—你们的 神,服事他的民 以色列 。
3Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo: Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.
4你们应当按着宗族,照着班次,遵 以色列 王 大卫 和他儿子 所罗门 所写的,自己预备。
4Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo Salomono.
5要按着你们的弟兄,这民宗族的班次,站在圣所, 每班中 要 利未 宗族的几个人。
5Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la patrodomaj grupoj de la Levidoj.
6要宰逾越节 的羊羔 ,洁净自己,为你们的弟兄预备了,好遵守耶和华借 摩西 所吩咐的话。」
6Kaj buĉu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de la Eternulo per Moseo.
7约西亚 从群畜中赐给在那里所有的人民,绵羊羔和山羊羔三万只,牛三千只,作逾越节的祭物;这都是出自王的产业中。
7Kaj Joŝija donis donace al la filoj de la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo.
8约西亚 的众首领也乐意将牺牲给百姓和祭司 利未 人;又有管理 神殿的 希勒家 、 撒迦利亚 、 耶歇 将 羊羔 二千六百只,牛三百只,给祭司作逾越节的祭物。
8Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn;
9利未 人的族长 歌楠雅 和他两个兄弟 示玛雅 、 拿坦业 ,与 哈沙比雅 、 耶利 、 约撒拔 将 羊羔 五千只,牛五百只,给 利未 人作逾越节的祭物。
9Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent bovojn.
10这样,供献的事齐备了。祭司站在自己的地方, 利未 人按着班次站立,都是照王所吩咐的。
10Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ la ordono de la reĝo.
11利未 人宰了逾越节 的羊羔 ,祭司从他们手里 接过血来 洒在坛上; 利未 人剥皮,
11Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis.
12将燔祭搬来,按着宗族的班次分给众民,好照 摩西 书上所写的,献给耶和华;献牛也是这样。
12Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.
13他们按着常例,用火烤逾越节的 羊羔 。别的圣物用锅,用釜,用罐煮了,速速地送给众民。
13Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.
14然后为自己和祭司预备 祭物 ;因为祭司 亚伦 的子孙献燔祭和脂油,直到晚上。所以 利未 人为自己和祭司 亚伦 的子孙,预备 祭物 。
14Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.
15歌唱的 亚萨 之子孙,照着 大卫 、 亚萨 、 希幔 ,和王的先见 耶杜顿 所吩咐的,站在自己的地位上。守门的看守各门,不用离开他们的职事,因为他们的弟兄 利未 人给他们预备 祭物 。
15La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.
16当日,供奉耶和华的事齐备了,就照 约西亚 王的吩咐守逾越节,献燔祭在耶和华的坛上。
16Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija.
17当时在 耶路撒冷 的 以色列 人守逾越节,又守除酵节七日。
17Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.
18自从先知 撒母耳 以来,在 以色列 中没有守过这样的逾越节, 以色列 诸王也没有守过,像 约西亚 、祭司、 利未 人、在那里的 犹大 人,和 以色列 人,以及 耶路撒冷 居民所守的逾越节。
18Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
19这逾越节是 约西亚 作王十八年守的。
19En la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija estis farita tiu Pasko.
20这事以后, 约西亚 修完了殿,有 埃及 王 尼哥 上来,要攻击靠近 幼发拉底河 的 迦基米施 ; 约西亚 出去抵挡他。
20Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija.
21他差遣使者来见 约西亚 ,说:「 犹大 王啊,我与你何干?我今日来不是要攻击你,乃是要攻击与我争战之家,并且 神吩咐我速行,你不要 干预 神的事,免得他毁灭你,因为 神是与我同在。」
21Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.
22约西亚 却不肯转去离开他,改装要与他打仗,不听从 神借 尼哥 之口所说的话,便来到 米吉多 平原争战。
22Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.
23弓箭手射中 约西亚 王。王对他的臣仆说:「我受了重伤,你拉我出阵吧!」
23La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita.
24他的臣仆扶他下了战车,上了次车,送他到 耶路撒冷 ,他就死了,葬在他列祖的坟墓里。 犹大 人和 耶路撒冷 人都为他悲哀。
24Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija.
25耶利米 为 约西亚 作哀歌。所有歌唱的男女也唱哀歌,追悼 约西亚 ,直到今日;而且在 以色列 中成了定例。这歌载在哀歌书上。
25Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.
26约西亚 其余的事和他遵着耶和华律法上所记而行的善事,
26La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,
27并他自始至终所行的,都写在 以色列 和 犹大 列王记上。
27kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.