历代志下
Chapter 28
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亚哈斯 登基的时候年二十岁,在 耶路撒冷 作王十六年;不像他祖 大卫 行耶和华眼中看为正的事,
1La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David.
2却行 以色列 诸王的道,又铸造 巴力 的像,
2Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
3并且在 欣嫩子谷 烧香,用火焚烧他的儿女,行耶和华在 以色列 人面前所驱逐的外邦人那可憎的事;
3li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
4并在邱坛上、山冈上、各青翠树下献祭烧香。
4li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
5所以,耶和华—他的 神将他交在 亚兰 王手里。 亚兰 王打败他,掳了他许多的民,带到 大马士革 去。 神又将他交在 以色列 王手里, 以色列 王向他大行杀戮。
5Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
6利玛利 的儿子 比加 一日杀了 犹大 人十二万,都是勇士,因为他们离弃了耶和华—他们列祖的 神。
6Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
7有一个 以法莲 中的勇士,名叫 细基利 ,杀了王的儿子 玛西雅 和管理王宫的 押斯利甘 ,并宰相 以利加拿 。
7Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo.
8以色列 人掳了他们的弟兄,连妇人带儿女共有二十万,又掠了许多的财物,带到 撒马利亚 去了。
8Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion.
9但那里有耶和华的一个先知,名叫 俄德 ,出来迎接往 撒马利亚 去的军兵,对他们说:「因为耶和华—你们列祖的 神恼怒 犹大 人,所以将他们交在你们手里,你们竟怒气冲天,大行杀戮。
9Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon.
10如今你们又有意强逼 犹大 人和 耶路撒冷 人作你们的奴婢,你们岂不也有得罪耶和华—你们 神的事吗?
10Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
11现在你们当听我说,要将掳来的弟兄释放回去,因为耶和华向你们已经大发烈怒。」
11Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo.
12于是, 以法莲 人的几个族长—就是 约哈难 的儿子 亚撒利雅 、 米实利末 的儿子 比利家 、 沙龙 的儿子 耶希西家 、 哈得莱 的儿子 亚玛撒 —起来拦挡出兵回来的人,
12Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro,
13对他们说:「你们不可带进这被掳的人来!你们想要使我们得罪耶和华,加增我们的罪恶过犯?因为我们的罪过甚大,已经有烈怒临到 以色列 人了。」
13kaj diris al ili: Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael.
14于是带兵器的人将掳来的人口和掠来的财物都留在众首领和会众的面前。
14Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo.
15以上提名的那些人就站起,使被掳的人前来;其中有赤身的,就从所掠的财物中拿出衣服和鞋来,给他们穿,又给他们吃喝,用膏抹他们;其中有软弱的,就使他们骑驴,送到棕树城 耶利哥 他们弟兄那里;随后就回 撒马利亚 去了。
15Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
16那时, 亚哈斯 王差遣人去见 亚述 诸王,求他们帮助;
16En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
17因为 以东 人又来攻击 犹大 ,掳掠子民。
17Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.
18非利士 人也来侵占高原和 犹大 南方的城邑,取了 伯·示麦 、 亚雅 、 基低罗 , 梭哥 和属 梭哥 的乡村, 亭纳 和属 亭纳 的乡村, 瑾锁 和属 瑾锁 的乡村,就住在那里。
18Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie.
19因为 以色列 王 亚哈斯 在 犹大 放肆,大大干犯耶和华,所以耶和华使 犹大 卑微。
19Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo.
20亚述 王 提革拉·毗列色 上来,却没有帮助他,反倒欺凌他。
20Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
21亚哈斯 从耶和华殿里和王宫中,并首领家内所取的财宝给了 亚述 王,这也无济于事。
21ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
22这 亚哈斯 王在急难的时候,越发得罪耶和华。
22En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
23他祭祀攻击他的 大马士革 之神,说:「因为 亚兰 王的神帮助他们,我也献祭与他,他好帮助我。」但那些神使他和 以色列 众人败亡了。
23Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
24亚哈斯 将 神殿里的器皿都聚了来,毁坏了,且封锁耶和华殿的门;在 耶路撒冷 各处的拐角建筑祭坛,
24Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem.
25又在 犹大 各城建立邱坛,与别神烧香,惹动耶和华—他列祖 神的怒气。
25Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
26亚哈斯 其余的事和他的行为,自始至终都写在 犹大 和 以色列 诸王记上。
26Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
27亚哈斯 与他列祖同睡,葬在 耶路撒冷 城里,没有送入 以色列 诸王的坟墓中。他儿子 希西家 接续他作王。
27Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.