历代志下
Chapter 12
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1罗波安 的国坚立,他强盛的时候就离弃耶和华的律法, 以色列 人也都随从他。
1Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
2罗波安 王第五年, 埃及 王 示撒 上来攻打 耶路撒冷 ,因为王和民得罪了耶和华。
2En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
3示撒 带战车一千二百辆,马兵六万,并且跟从他出 埃及 的 路比 人、 苏基 人,和 古实 人,多得不可胜数。
3kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
4他攻取了 犹大 的坚固城,就来到 耶路撒冷 。
4Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem.
5那时, 犹大 的首领因为 示撒 就聚集在 耶路撒冷 。有先知 示玛雅 去见 罗波安 和众首领,对他们说:「耶和华如此说:『你们离弃了我,所以我使你们落在 示撒 手里。』」
5Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak.
6于是王和 以色列 的众首领都自卑说:「耶和华是公义的。」
6Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo.
7耶和华见他们自卑,耶和华的话就临到 示玛雅 说:「他们既自卑,我必不灭绝他们;必使他们略得拯救,我不借着 示撒 的手将我的怒气倒在 耶路撒冷 。
7Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak;
8然而他们必作 示撒 的仆人,好叫他们知道,服事我与服事外邦人有何分别。」
8tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
9于是, 埃及 王 示撒 上来攻取 耶路撒冷 ,夺了耶和华殿和王宫里的宝物,尽都带走,又夺去 所罗门 制造的金盾牌。
9Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
10罗波安 王制造铜盾牌代替那金盾牌,交给守王宫门的护卫长看守。
10Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
11王每逢进耶和华的殿,护卫兵就拿这盾牌,随后仍将盾牌送回,放在护卫房。
11Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
12王自卑的时候,耶和华的怒气就转消了,不将他灭尽,并且在 犹大 中间也有善益的事。
12Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona.
13罗波安 王自强,在 耶路撒冷 作王。他登基的时候年四十一岁,在 耶路撒冷 ,就是耶和华从 以色列 众支派中所选择立他名的城,作王十七年。 罗波安 的母亲名叫 拿玛 ,是 亚扪 人。
13La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
14罗波安 行恶,因他不立定心意寻求耶和华。
14Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.
15罗波安 所行的事,自始至终不都写在先知 示玛雅 和先见 易多 的史记上吗? 罗波安 与 耶罗波安 时常争战。
15La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
16罗波安 与他列祖同睡,葬在 大卫城 里。他儿子 亚比雅 接续他作王。
16Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.