历代志上 16
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1众人将 神的 约 柜请进去,安放在 大卫 所搭的帐幕里,就在 神面前献燔祭和平安祭。
1Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis ĝin interne de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ Dion.
2大卫 献完了燔祭和平安祭,就奉耶和华的名给民祝福,
2Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.
3并且分给 以色列 人,无论男女,每人一个饼,一块 肉 ,一个葡萄饼。
3Kaj li disdonis al ĉiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.
4大卫 派几个 利未 人在耶和华的 约 柜前事奉,颂扬,称谢,赞美耶和华— 以色列 的 神:
4Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
5为首的是 亚萨 ,其次是 撒迦利雅 、 雅薛 、 示米拉末 、 耶歇 、 玛他提雅 、 以利押 、 比拿雅 、 俄别·以东 、 耶利 ,鼓瑟弹琴;惟有 亚萨 敲钹,大发响声;
5la ĉefo estis Asaf, la dua estis Zeĥarja, poste Jeiel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
6祭司 比拿雅 和 雅哈悉 常在 神的约柜前吹号。
6Benaja kaj Jaĥaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj ĉiam antaŭ la kesto de interligo de Dio.
7那日, 大卫 初次借 亚萨 和他的弟兄以诗歌称颂耶和华, 说 :
7Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:
8你们要称谢耶和华,求告他的名, 在万民中传扬他的作为!
8Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
9要向他唱诗、歌颂, 谈论他一切奇妙的作为。
9Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
10要以他的圣名夸耀; 寻求耶和华的人,心中应当欢喜。
10Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
11要寻求耶和华与他的能力, 时常寻求他的面。
11Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
12他仆人 以色列 的后裔, 他所拣选 雅各 的子孙哪, 你们要记念他奇妙的作为和他的奇事, 并他口中的判语。
12Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
no verse 13 in this text
13Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
14他是耶和华—我们的 神, 全地都有他的判断。
14Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
15你们要记念他的约,直到永远; 他所吩咐的话,直到千代,
15Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
16就是与 亚伯拉罕 所立的约, 向 以撒 所起的誓。
16Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
17他又将这约向 雅各 定为律例, 向 以色列 定为永远的约,
17Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
18说:我必将 迦南 地赐给你, 作你产业的分。
18Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
19当时你们人丁有限,数目稀少, 并且在那地为寄居的;
19Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
20他们从这邦游到那邦, 从这国行到那国。
20Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
21耶和华不容什么人欺负他们, 为他们的缘故责备君王,
21Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn;
22说:不可难为我受膏的人, 也不可恶待我的先知!
22Dirante: Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
23全地都要向耶和华歌唱! 天天传扬他的救恩,
23Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.
24在列邦中述说他的荣耀, 在万民中述说他的奇事。
24Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
25因耶和华为大,当受极大的赞美; 他在万神之上,当受敬畏。
25Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super ĉiuj dioj;
26外邦的神都属虚无, 惟独耶和华创造诸天。
26Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
27有尊荣和威严在他面前, 有能力和喜乐在他圣所。
27Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
28民中的万族啊, 你们要将荣耀能力归给耶和华,都归给耶和华!
28Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
29要将耶和华的名所当得的荣耀归给他, 拿供物来奉到他面前; 当以圣洁的妆饰敬拜耶和华。
29Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
30全地要在他面前战抖, 世界也坚定不得动摇。
30Tremu antaŭ Li la tuta tero; Li aranĝis ja la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
31愿天欢喜,愿地快乐; 愿人在列邦中说: 耶和华作王了!
31Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj: La Eternulo reĝas.
32愿海和其中所充满的澎湃; 愿田和其中所有的都欢乐。
32Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas; Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi.
33那时,林中的树木都要在耶和华面前欢呼, 因为他来要审判全地。
33Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, Ĉar Li venas, por juĝi la teron.
34应当称谢耶和华; 因他本为善,他的慈爱永远长存!
34Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
35要说:拯救我们的 神啊,求你救我们, 聚集我们,使我们脱离外邦, 我们好称赞你的圣名,以赞美你为夸胜。
35Kaj diru: Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.
36耶和华— 以色列 的 神, 从亘古直到永远,是应当称颂的! 众民都说:「阿们!」并且赞美耶和华。
36Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen! kaj gloro al la Eternulo!
37大卫 派 亚萨 和他的弟兄在约柜前常常事奉耶和华,一日尽一日的职分;
37Kaj li restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaŭ la kesto konstante, laŭ la ordo de ĉiu tago;
38又派 俄别·以东 和他的弟兄六十八人,与 耶杜顿 的儿子 俄别·以东 ,并 何萨 作守门的;
38kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj Ĥosa, restis kiel pordegistoj;
39且派祭司 撒督 和他弟兄众祭司在 基遍 的邱坛、耶和华的帐幕前燔祭坛上,每日早晚,照着耶和华律法书上所吩咐 以色列 人的,常给耶和华献燔祭。
39kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon,
no verse 40 in this text
40por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por ĉio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.
41与他们一同被派的有 希幔 、 耶杜顿 ,和其余被选名字录在册上的,称谢耶和华,因他的慈爱永远长存。
41Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco;
42希幔 、 耶杜顿 同着他们吹号、敲钹,大发响声,并用别的乐器随着歌颂 神。 耶杜顿 的子孙作守门的。
42kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego.
43于是众民各归各家; 大卫 也回去为家眷祝福。
43Kaj la tuta popolo disiris ĉiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.