历代志上 21
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1撒但起来攻击 以色列 人,激动 大卫 数点他们。
1Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
2大卫 就吩咐 约押 和民中的首领说:「你们去数点 以色列 人,从 别是巴 直到 但 ,回来告诉我,我好知道他们的数目。」
2Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo: Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
3约押 说:「愿耶和华使他的百姓比现在加增百倍。我主我王啊,他们不都是你的仆人吗?我主为何吩咐行这事,为何使 以色列 人陷在罪里呢?」
3Joab diris: La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael?
4但王的命令胜过 约押 。 约押 就出去,走遍 以色列 地,回到 耶路撒冷 ,
4Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
5将百姓的总数奏告 大卫 : 以色列 人拿刀的有一百一十万; 犹大 人拿刀的有四十七万。
5Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
6惟有 利未 人和 便雅悯 人没有数在其中,因为 约押 厌恶王的这命令。
6La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo.
7神不喜悦这数点百姓的事,便降灾给 以色列 人。
7Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
8大卫 祷告 神说:「我行这事大有罪了!现在求你除掉仆人的罪孽,因我所行的甚是愚昧。」
8Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.
9耶和华吩咐 大卫 的先见 迦得 说:
9Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
10「你去告诉 大卫 说,耶和华如此说:我有三样灾,随你选择一样,我好降与你。」
10Iru kaj diru al David: Tiele diras la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
11于是, 迦得 来见 大卫 ,对他说:「耶和华如此说:『你可以随意选择:
11Kaj Gad venis al David, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Akceptu por vi:
12或三年的饥荒;或败在你敌人面前,被敌人的刀追杀三个月;或在你国中有耶和华的刀,就是三日的瘟疫,耶和华的使者在 以色列 的四境施行毁灭。』现在你要想一想,我好回复那差我来的。」
12aŭ dum tri jaroj estos malsato en la lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
13大卫 对 迦得 说:「我甚为难。我愿落在耶和华的手里,因为他有丰盛的怜悯;我不愿落在人的手里。」
13Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
14于是,耶和华降瘟疫与 以色列 人, 以色列 人就死了七万。
14Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
15神差遣使者去灭 耶路撒冷 ,刚要灭的时候,耶和华看见后悔,就不降这灾了,吩咐灭城的天使说:「够了,住手吧!」那时,耶和华的使者站在 耶布斯 人 阿珥楠 的禾场那里。
15Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
16大卫 举目,看见耶和华的使者站在天地间,手里有拔出来的刀,伸在 耶路撒冷 以上。 大卫 和长老都身穿麻衣,面伏于地。
16David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.
17大卫 祷告 神说:「吩咐数点百姓的不是我吗?我犯了罪,行了恶,但这群羊做了什么呢?愿耶和华—我 神的手攻击我和我的父家,不要攻击你的民,降瘟疫与他们。」
17Kaj David diris al Dio: Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
18耶和华的使者吩咐 迦得 去告诉 大卫 ,叫他上去,在 耶布斯 人 阿珥楠 的禾场上为耶和华筑一座坛;
18La anĝelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
19大卫 就照着 迦得 奉耶和华名所说的话上去了。
19Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
20那时 阿珥楠 正打麦子,回头看见天使,就和他四个儿子都藏起来了。
20Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
21大卫 到了 阿珥楠 那里, 阿珥楠 看见 大卫 ,就从禾场上出去,脸伏于地,向他下拜。
21Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis antaŭ David vizaĝaltere.
22大卫 对 阿珥楠 说:「你将这禾场与相连之地卖给我,我必给你足价,我好在其上为耶和华筑一座坛,使民间的瘟疫止住。」
22David diris al Ornan: Donu al mi la lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
23阿珥楠 对 大卫 说:「你可以用这禾场,愿我主我王照你所喜悦的去行。我也将牛给你作燔祭,把打粮的器具当柴烧,拿麦子作素祭。这些我都送给你。」
23Kaj Ornan diris al David: Prenu al vi; mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas.
24大卫 王对 阿珥楠 说:「不然!我必要用足价向你买。我不用你的物献给耶和华,也不用白得之物献为燔祭。」
24Sed la reĝo David diris al Ornan: Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.
25于是 大卫 为那块地平了六百舍客勒金子给 阿珥楠 。
25Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.
26大卫 在那里为耶和华筑了一座坛,献燔祭和平安祭,求告耶和华。耶和华就应允他,使火从天降在燔祭坛上。
26Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.
27耶和华吩咐使者,他就收刀入鞘。
27Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.
28那时, 大卫 见耶和华在 耶布斯 人 阿珥楠 的禾场上应允了他,就在那里献祭。
28En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.
29摩西 在旷野所造之耶和华的帐幕和燔祭坛都在 基遍 的高处;
29La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon.
30只是 大卫 不敢前去求问 神,因为惧怕耶和华使者的刀。
30Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.