雅歌 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1私は自分の庭に入った。私の妹、私の花嫁よ。 没薬を香料とともに集め、 蜂蜜を蜂の巣とともに食べ、 ぶどう酒を乳とともに飲んだ。 友人たちよ、食べよ。 愛する者たちよ、飲め。存分に飲め。
1Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
2私は眠っていたが、心は目覚めていた。 私の愛する人が戸をたたく声がする。 「私の妹、愛しい人、私の鳩、汚れのない人よ、開けておくれ。 私の頭は露にぬれ、 髪は夜のしずくにぬれている。」
2Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
3私は衣を脱いだ。どうしてまた着られよう。 足を洗った。どうしてまた汚せよう。
3Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
4私の愛する人が、掛け金の穴から手を差し入れた。 私の胸はあの人を思って高鳴った。
4Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
5私は愛する人のために戸を開けようと立ち上がった。 私の両手から没薬が滴り、 指から流れる没薬が、 錠の取っ手に滴った。
5Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro.
6私は愛する人のために戸を開けた。 しかし、愛する人は背を向け、去っていた。 あの人が語った時、私の心は消え入るばかりだった。 捜したが、見つからなかった。 呼んだが、答えはなかった。
6Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
7町を巡回する見張りたちが私を見つけた。 彼らは私を打ち、 傷つけた。 城壁を守る者たちは、私の上着を奪い取った。
7La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.
8エルサレムの娘たちよ、あなたがたに誓わせる。 私の愛する人を見つけたなら、 私が恋い焦がれて弱っていると伝えてください。
8Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
9あなたの愛する人は、ほかの人よりどこがすぐれているのか。 女たちの中で最も美しい人よ。 あなたの愛する人は、ほかの人よりどこがすぐれているので、 私たちにそのように誓わせるのか。
9Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?
10私の愛する人は白く、血色がよく、 一万人の中でもひときわ目立つ。
10Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo.
11その頭は最も純粋な金のよう。 髪は房をなし、烏のように黒い。
11Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
12その目は水の流れのほとりにいる鳩のようで、 乳で洗われ、宝石のように美しく据えられている。
12Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;
13その頬は香料の花壇、香り草の小高い畝のよう。 その唇は、流れる没薬を滴らせるゆりのよう。
13Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;
14その手は、緑柱石をはめ込んだ金の輪のよう。 その体は、サファイアを散りばめた象牙細工のよう。
14Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
15その脚は、純金の台座に据えられた大理石の柱のよう。 その姿はレバノンのよう、杉のようにひときわすぐれている。
15Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;
16その口は甘く、 そのすべてが慕わしい。 エルサレムの娘たちよ、これが私の愛する人、 これが私の友。
16Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.