ダニエル書 11
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1私も、メディア人ダリヨスの第一年に、彼を支え、力づけるために立ち上がった。
1En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.
2今、私はあなたに真実を告げる。見よ、さらに三人の王がペルシアに起こる。第四の王は、彼らすべてよりもはるかに富む。彼はその富によって強くなると、すべての者を奮い立たせてギリシア王国に立ち向かわせる。
2Kaj nun mi sciigos al vi la veron: jen ankoraŭ tri reĝoj estos en Persujo; la kvara superos ĉiujn per sia riĉeco; kaj kiam li fariĝos forta per sia riĉeco, li ekscitos ĉiujn kontraŭ la regnon Grekan.
3一人の力ある王が起こり、大きな支配権をもって治め、思いのままに行う。
3Aperos reĝo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros ĉion, kion li volos.
4しかし、彼が立ち上がると、その王国は砕かれ、天の四方に分けられる。それは彼の子孫には継がれず、彼が治めた時の支配権を保つこともない。彼の王国は根こそぎにされ、彼ら以外の者たちに与えられるからである。
4Sed dum lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo, kaj ĝi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos disŝirita kaj transiros al homoj fremdaj.
5南の王は強くなる。しかし、その将軍の一人が彼よりも強くなって支配し、その支配は大きな支配となる。
5Fortiĝos unu el liaj princoj, la reĝo suda, kaj fariĝos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.
6数年の後、両者は同盟を結ぶ。南の王の娘が和解を図って北の王のもとへ行く。しかし彼女は腕の力を保てず、王もその力を保てない。彼女は、自分を連れて来た者たち、自分を生んだ者、その時に彼女を支えた者とともに引き渡される。
6Sed post kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.
7しかし、彼女の根から出た一人が、彼女に代わって立つ。彼は軍隊を率いて進み、北の王の要塞に入り、彼らに立ち向かって勝利する。
7Tamen el ŝia trunko aperos branĉo, venos kun militistaro, venos al la fortikaĵo de la norda reĝo, kaj venkos.
8彼らの神々、鋳造された像、銀と金の美しい器をも捕らえてエジプトへ運び去る。そして数年の間、北の王に手を出さない。
8Ankaŭ iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj arĝentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda reĝo.
9北の王は南の王の国に攻め入るが、自分の国へ帰る。
9Ĉi tiu iros al la regno de la suda reĝo, sed revenos en sian landon.
10その息子たちは戦いを起こし、大軍を集める。その軍勢は押し寄せ、あふれて通り過ぎる。さらに進んで、北の王の要塞にまで戦いを及ぼす。
10Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disverŝiĝos kiel inundo, kaj denove faros militon ĝis lia fortikaĵo.
11南の王は怒りに駆られて出陣し、北の王と戦う。北の王は大軍を繰り出すが、その大軍は南の王の手に渡される。
11Tiam la suda reĝo indignos, eliros kaj militos kontraŭ li, kontraŭ la norda reĝo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.
12その大軍が連れ去られると、南の王の心は高ぶる。彼は幾万もの者を倒すが、勝利を保つことはできない。
12Li forkondukos tiun homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne fariĝos pli forta.
13北の王は再び戻り、以前よりも大きな軍勢を繰り出す。数年の時が過ぎた後、大軍と豊富な物資を携えて進軍する。
13La norda reĝo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antaŭa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda riĉeco.
14その時、多くの者が南の王に立ち向かう。あなたの民の中の暴虐な者たちも、幻を実現しようとして立ち上がるが、倒れる。
14En tiu tempo multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo, kaj malkvietaj filoj de via popolo leviĝos, por ke plenumiĝu la profetaĵo, sed ili falos.
15北の王は進軍して土塁を築き、堅固な町を攻め取る。南の軍勢は持ちこたえられず、精鋭部隊にも立ち向かう力はない。
15Kaj venos la norda reĝo, ŝutaranĝos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontraŭstari, kaj ĝia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.
16北の王に攻めかかる者は思いのままに行い、彼の前に立ちはだかる者はいない。彼は麗しい地に立ち、滅びがその手にある。
16Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano.
17彼は王国全体の力をもって進もうと決意し、和解の条件を携えて来る。王国を滅ぼそうとして、自分の娘を妻として相手に与える。しかし彼女は彼のために立たず、彼のものにもならない。
17Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne fariĝos lia.
18その後、彼は島々に向かい、多くを攻め取る。しかし一人の司令官が、彼から受けたそしりをやめさせ、それを彼自身に返す。
18Kaj li direktos sian vizaĝon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo ĉesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.
19それから彼は自国の要塞に顔を向けるが、つまずいて倒れ、姿を消す。
19Tiam li denove turnos sin al la fortikaĵoj de sia lando; sed li falpuŝiĝos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.
20彼の地位には、王国の栄光ある地に徴税官を行き巡らせる者が立つ。しかし数日のうちに彼は滅ぼされる。それは怒りによるのでも、戦いによるのでもない。
20Sur lia loko stariĝos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.
21彼の地位には、王位の尊厳を与えられていなかった卑しむべき者が立つ。彼は人々が安心している時に来て、へつらいによって王国を手に入れる。
21Sur lia loko stariĝos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la reĝan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flataĵoj.
22あふれるような軍勢は彼の前から押し流され、打ち砕かれる。契約の君もまた打ち砕かれる。
22Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita la interligo.
23彼は同盟を結んだ後も欺きを行い、わずかな民を率いて上り、力を増す。
23Kaj post la interamikiĝo li faros kontraŭ li malicaĵon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.
24人々が安心している時、彼は州の最も豊かな所にまで入り込む。彼は父祖たちも、そのまた父祖たちも行わなかったことを行う。獲物、略奪品、財宝を人々に分け与える。また要塞に対して策略を巡らすが、それは定められた時までである。
24En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa tempo.
25彼は力と勇気を奮い起こし、大軍を率いて南の王に立ち向かう。南の王も非常に大きく強い軍勢を率いて戦うが、持ちこたえることができない。人々が彼に対して策略を巡らすからである。
25Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraŭ la reĝon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda reĝo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, ĉar estos faritaj atencoj kontraŭ li.
26彼のごちそうを食べる者たちが彼を滅ぼし、その軍勢は押し流され、多くの者が殺されて倒れる。
26Tiuj, kiuj manĝas ĉe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disverŝiĝos, kaj falos multe da mortigitoj.
27この二人の王は、どちらも心に悪を抱き、同じ食卓で偽りを語り合う。しかし成功しない。終わりはなお、定められた時に来るからである。
27Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa tempo.
28それから北の王は多くの財宝を携えて自国へ帰る。その心は聖なる契約に逆らい、思うままに行った後、自国へ帰る。
28Li iros returne al sia lando kun granda havaĵo, kaj kun intencoj kontraŭ la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.
29定められた時に、彼は再び南へ攻め入る。しかし今度は、以前の時のようにはならない。
29En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.
30キティムの船が彼に立ち向かうので、彼は落胆して引き返す。そして聖なる契約に憤りを抱き、思うままに行う。彼は引き返し、聖なる契約を捨てる者たちに目を留める。
30Ĉar venos kontraŭ lin ŝipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuraĝon; kaj li denove fariĝos kolera kontraŭ la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.
31彼から出た軍勢が、要塞である聖所を汚し、絶えずささげられる全焼のささげ物を取り去る。そして荒廃をもたらす忌まわしいものを立てる。
31Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, ĉesigos la ĉiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
32彼は、契約に背いて悪を行う者たちをへつらいによって堕落させる。しかし、自分たちの神を知る民は堅く立ち、事を行う。
32Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, fariĝos kuraĝaj kaj komencos agi.
33民の中の悟りある者たちは、多くの者に理解を与える。しかし彼らは長い間、剣と炎、捕囚と略奪によって倒れる。
33La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
34彼らが倒れる時、わずかな助けを受ける。しかし多くの者が、偽りをもって彼らに加わる。
34Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aliĝos al ili hipokrite.
35悟りある者たちの中にも倒れる者がいる。それは彼らが練られ、清められ、白くされるためであり、終わりの時まで続く。その時はなお、定められた時に来るからである。
35Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandiĝu, puriĝu, kaj blankiĝu ĝis la fina tempo; ĉar estas ankoraŭ tempo.
36その王は思いのままに行う。自らを高くし、あらゆる神よりも自分を大いなるものとし、神々の神に逆らって驚くべきことを語る。彼は憤りが成し遂げられるまで成功する。定められたことが行われるからである。
36La reĝo farados, kion li volos, kaj li fieriĝos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol ĉiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos teruraĵojn, kaj li havos sukceson, ĝis pleniĝos la kolero; ĉar kio estas decidita, tio plenumiĝos.
37彼は父祖たちの神々にも、女たちが慕うものにも、どの神にも心を留めない。自らをすべてのものよりも大いなるものとするからである。
37Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos ĉarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol ĉio.
38その代わりに、彼は要塞の神をあがめる。父祖たちの知らなかった神を、金、銀、宝石、貴重な品々をもってあがめる。
38Nur la dion de fortikaĵoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, arĝento, multekostaj ŝtonoj, kaj juveloj.
39彼は異国の神を頼みとして、最も堅固な要塞を攻める。彼を認める者には大きな栄誉を与え、多くの者を治めさせ、報酬として土地を分配する。
39Kaj li konstruos por la urboj fortikaĵojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos ĉi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.
40終わりの時に、南の王が彼と争う。北の王は戦車、騎兵、多くの船を率い、つむじ風のように彼に攻めかかる。彼は国々に侵入し、あふれて通り過ぎる。
40Fine ekbatalos kontraŭ li la suda reĝo, kaj ĵetos sin sur lin la norda reĝo kun ĉaroj, rajdistoj, kaj multe da ŝipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
41彼は麗しい地にも侵入し、多くの国々が倒される。しかしエドム、モアブ、アンモンの子らの主だった者たちは、彼の手から逃れる。
41Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; saviĝos kontraŭ lia mano nur jenaj: Edom, Moab, kaj la ĉefaj el la Amonidoj.
42彼は諸国に手を伸ばし、エジプトの地も逃れられない。
42Kaj li etendos sian manon kontraŭ diversajn landojn; ankaŭ la lando Egipta ne saviĝos.
43彼はエジプトの金銀の財宝と、すべての貴重な品々を支配する。リビア人とエチオピア人も彼の後に従う。
43Kaj li fariĝos mastro super la trezoroj de oro, arĝento, kaj ĉiuj grandvaloraĵoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn paŝojn.
44しかし東と北からの知らせが彼を悩ませる。彼は激しい怒りをもって出て行き、多くの者を滅ぼし尽くそうとする。
44Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.
45彼は海と麗しい聖なる山との間に王の天幕を張る。しかし、ついに終わりを迎え、彼を助ける者はいない。
45Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.