ダニエル書 10
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ペルシアの王キュロスの第三年に、ベルテシャツァルと呼ばれていたダニエルに一つの言葉が示された。その言葉は真実であり、大きな戦いに関するものであった。彼はその言葉を理解し、幻を悟った。
1En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
2そのころ、私ダニエルは三週間にわたって悲しんでいた。
2En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
3三週間が終わるまで、私はおいしい食物を食べず、肉もぶどう酒も口にせず、油を身に塗ることもしなかった。
3Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.
4第一の月の二十四日、私がヒデケルという大河 の岸辺にいた時、
4En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel.
5私が目を上げて見ると、見よ、亜麻布をまとい、腰にウファズの純金の帯を締めた一人の人がいた。
5Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
6その体は緑柱石のようで、顔は稲妻のように輝き、目は燃えるたいまつのようであった。その腕と足は磨かれた青銅のようで、その声は大群衆の声のようであった。
6Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj.
7この幻を見たのは、私ダニエルだけであった。私と一緒にいた人々は幻を見なかったが、激しい震えに襲われ、逃げて身を隠した。
7Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
8そのため私は一人残され、この大いなる幻を見た。私には力が残っておらず、顔は見る影もなく変わり、力を失った。
8Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
9それでも私は彼の声を聞いた。その声を聞くと、私は顔を地に向けたまま、深い眠りに陥った。
9Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
10見よ、一つの手が私に触れ、私を手と膝をついた姿勢に起こした。
10Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
11彼は私に言った。「深く愛されているダニエルよ、私があなたに語る言葉を悟り、まっすぐに立て。私は今、あなたのもとに遣わされた。」彼がこの言葉を私に語った時、私は震えながら立ち上がった。
11Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
12それから彼は私に言った。「恐れるな、ダニエル。あなたが悟ろうと心を定め、自分の神の前でへりくだった最初の日から、あなたの言葉は聞かれていた。私はあなたの言葉のゆえに来た。
12Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.
13しかし、ペルシア王国の君が二十一日間、私に立ちはだかった。すると見よ、主要な君たちの一人ミカエルが私を助けに来た。私はそこで、ペルシアの王たちのもとに取り残されていたからである。
13Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
14今、後の日々にあなたの民に起こることを悟らせるために来た。この幻は、なお遠い日に関するものだ。」
14Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.
15彼がこれらの言葉を私に語った時、私は顔を地に向け、口がきけなくなった。
15Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
16見よ、人の子らに似た者が私の唇に触れた。そこで私は口を開き、私の前に立っている者に言った。「私の主よ、この幻のために苦しみが私を襲い、私には力が残っていません。
16Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
17私の主のしもべであるこの私が、どうして私の主と話せるでしょうか。今、私には力が全く残っておらず、息さえありません。」
17Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
18すると、人の姿のような者がもう一度私に触れ、私を力づけた。
18Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
19彼は言った。「深く愛されている者よ、恐れるな。あなたに平安があるように。強くあれ。強くあれ。」 彼が私に語ると、私は力づけられて言った。「私の主よ、お話しください。あなたが私を力づけてくださったからです。」
19Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
20すると彼は言った。「私がなぜあなたのもとに来たのか、あなたは知っているか。今、私はペルシアの君と戦うために戻る。私が去ると、見よ、ギリシアの君が来る。
20Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
21しかし、真理の書に記されていることをあなたに告げよう。彼らに対抗して私を支える者は、あなたがたの君ミカエルのほかにはいない。
21Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.