歴代誌上
Chapter 22
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1そこでダビデは言った。「こここそ主なる神の家となる場所であり、ここがイスラエルのための全焼のいけにえの祭壇となる。」
1Kaj David diris: Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj ĉi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.
2ダビデはイスラエルの地に住む寄留者たちを集めるよう命じ、神の家を建てるために切り石を整える石工を任命した。
2Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
3また、門の扉の釘や継ぎ金具に用いる鉄を大量に準備し、量りきれないほどの青銅も備えた。
3Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaŭ multe da kupro, en nemezurita kvanto;
4香柏の材木も数えきれないほど用意した。シドン人とツロ人が大量の香柏をダビデのもとに運んで来たからである。
4kaj sennombran kvanton da cedra ligno, ĉar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.
5ダビデは言った。「わが子ソロモンはまだ若く、経験も浅い。主のために建てる家は、あらゆる国で名声と栄光を得るほど壮麗なものでなければならない。だから私がその準備をしておこう。」こうしてダビデは、死ぬ前に多くのものを準備した。
5Kaj David diris: Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto.
6それから息子ソロモンを呼び、イスラエルの神、主のために家を建てるよう命じた。
6Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
7ダビデは息子ソロモンに言った。「私は、わが神、主の御名のために家を建てたいと心に願っていた。
7Kaj David diris al Salomono: Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;
8しかし主の言葉が私に臨んだ。『あなたは多くの血を流し、大きな戦いを重ねてきた。わたしの目の前で地上に多くの血を流したので、わたしの名のために家を建ててはならない。
8sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante: Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron.
9見よ、あなたに一人の子が生まれる。彼は平安の人となる。わたしは彼を周囲のすべての敵から守り、安息を与える。彼の名はソロモンとなり、彼の時代にイスラエルへ平和と平穏を与える。
9Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
10彼がわたしの名のために家を建てる。彼はわたしの子となり、わたしは彼の父となる。わたしは彼の王国の王座をイスラエルの上にとこしえに堅く立てる。』
10Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam.
11わが子よ、どうか主があなたとともにおられますように。主があなたについて語られたとおり、あなたが栄え、あなたの神、主の家を建てることができるように。
11Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.
12ただ、主があなたに思慮と理解を与え、イスラエルを治めさせてくださるように。そうして、あなたの神、主の律法を守ることができるように。
12La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
13主がイスラエルについてモーセに命じられた掟と定めを注意深く行うなら、あなたは栄える。強く、雄々しくあれ。恐れてはならない。おじけてはならない。
13Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu.
14見よ、私は苦労を重ねながら、主の家のために金十万タラント、銀百万タラントを準備した。青銅と鉄はあまりにも多く、量ることができない。材木と石も用意したが、あなたはさらに加えることができる。
14Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.
15あなたのもとには多くの職人がいる。石を切る者、石工、木工、あらゆる仕事に熟練した者たちである。
15Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj.
16金、銀、青銅、鉄は数えきれない。さあ、立って仕事に取りかかれ。主があなたとともにおられるように。」
16La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
17ダビデはまた、イスラエルのすべての指導者に、息子ソロモンを助けるよう命じて言った。
17Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:
18「あなたがたの神、主はあなたがたとともにおられるではないか。主は四方に安息を与えてくださったではないか。主はこの地の住民を私の手に渡され、この地は主とその民の前に服している。
18La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo.
19今、心と思いを尽くして、あなたがたの神、主を求めよ。立って主なる神の聖所を建て、主の契約の箱と神の聖なる器を、主の御名のために建てる家へ運び入れよ。」
19Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.