Miĥa
Chapter 4

Miĥa

Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj.
1והיה באחרית הימים יהיה הר בית יהוה נכון בראש ההרים ונשא הוא מגבעות ונהרו עליו עמים׃
2Kaj iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
2והלכו גוים רבים ואמרו לכו ונעלה אל הר יהוה ואל בית אלהי יעקב ויורנו מדרכיו ונלכה בארחתיו כי מציון תצא תורה ודבר יהוה מירושלם׃
3Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
3ושפט בין עמים רבים והוכיח לגוים עצמים עד רחוק וכתתו חרבתיהם לאתים וחניתתיהם למזמרות לא ישאו גוי אל גוי חרב ולא ילמדון עוד מלחמה׃
4Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris.
4וישבו איש תחת גפנו ותחת תאנתו ואין מחריד כי פי יהוה צבאות דבר׃
5Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne.
5כי כל העמים ילכו איש בשם אלהיו ואנחנו נלך בשם יהוה אלהינו לעולם ועד׃
6En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.
6ביום ההוא נאם יהוה אספה הצלעה והנדחה אקבצה ואשר הרעתי׃
7Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.
7ושמתי את הצלעה לשארית והנהלאה לגוי עצום ומלך יהוה עליהם בהר ציון מעתה ועד עולם׃
8Kaj vi, ho turo de la grego, fortikaĵo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antaŭa reĝado, la regno de la filino de Jerusalem.
8ואתה מגדל עדר עפל בת ציון עדיך תאתה ובאה הממשלה הראשנה ממלכת לבת ירושלם׃
9Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu vi ne havas reĝon? ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?
9עתה למה תריעי רע המלך אין בך אם יועצך אבד כי החזיקך חיל כיולדה׃
10Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.
10חולי וגחי בת ציון כיולדה כי עתה תצאי מקריה ושכנת בשדה ובאת עד בבל שם תנצלי שם יגאלך יהוה מכף איביך׃
11Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon!
11ועתה נאספו עליך גוים רבים האמרים תחנף ותחז בציון עינינו׃
12Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejon.
12והמה לא ידעו מחשבות יהוה ולא הבינו עצתו כי קבצם כעמיר גרנה׃
13Leviĝu kaj draŝu, ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero.
13קומי ודושי בת ציון כי קרנך אשים ברזל ופרסתיך אשים נחושה והדקות עמים רבים והחרמתי ליהוה בצעם וחילם לאדון כל הארץ׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.