Miĥa
Chapter 5

Miĥa

Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.
1עתה תתגדדי בת גדוד מצור שם עלינו בשבט יכו על הלחי את שפט ישראל׃
2Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.
2ואתה בית לחם אפרתה צעיר להיות באלפי יהודה ממך לי יצא להיות מושל בישראל ומוצאתיו מקדם מימי עולם׃
3Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.
3לכן יתנם עד עת יולדה ילדה ויתר אחיו ישובון על בני ישראל׃
4Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
4ועמד ורעה בעז יהוה בגאון שם יהוה אלהיו וישבו כי עתה יגדל עד אפסי ארץ׃
5Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn.
5והיה זה שלום אשור כי יבוא בארצנו וכי ידרך בארמנתינו והקמנו עליו שבעה רעים ושמנה נסיכי אדם׃
6Ili paŝtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraŭ la Asiriano, kiam ĉi tiu venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn limojn.
6ורעו את ארץ אשור בחרב ואת ארץ נמרד בפתחיה והציל מאשור כי יבוא בארצנו וכי ידרך בגבולנו׃
7Kaj la restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.
7והיה שארית יעקב בקרב עמים רבים כטל מאת יהוה כרביבים עלי עשב אשר לא יקוה לאיש ולא ייחל לבני אדם׃
8Kaj la restaĵo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante, disŝiras, kaj neniu povas savi.
8והיה שארית יעקב בגוים בקרב עמים רבים כאריה בבהמות יער ככפיר בעדרי צאן אשר אם עבר ורמס וטרף ואין מציל׃
9Leviĝos via mano super viaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikoj ekstermiĝos.
9תרם ידך על צריך וכל איביך יכרתו׃
10En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe vi kaj pereigos viajn ĉarojn;
10והיה ביום ההוא נאם יהוה והכרתי סוסיך מקרבך והאבדתי מרכבתיך׃
11Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn;
11והכרתי ערי ארצך והרסתי כל מבצריך׃
12Mi ekstermos ĉe vi la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn;
12והכרתי כשפים מידך ומעוננים לא יהיו לך׃
13Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorkliniĝos antaŭ la faritaĵo de viaj manoj;
13והכרתי פסיליך ומצבותיך מקרבך ולא תשתחוה עוד למעשה ידיך׃
14Mi elŝiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.
14ונתשתי אשיריך מקרבך והשמדתי עריך׃
15Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj ne volos obei.
15ועשיתי באף ובחמה נקם את הגוים אשר לא שמעו׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.