Miĥa 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.
1הוי חשבי און ופעלי רע על משכבותם באור הבקר יעשוה כי יש לאל ידם׃
2Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.
2וחמדו שדות וגזלו ובתים ונשאו ועשקו גבר וביתו ואיש ונחלתו׃
3Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila.
3לכן כה אמר יהוה הנני חשב על המשפחה הזאת רעה אשר לא תמישו משם צוארתיכם ולא תלכו רומה כי עת רעה היא׃
4En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
4ביום ההוא ישא עליכם משל ונהה נהי נהיה אמר שדוד נשדנו חלק עמי ימיר איך ימיש לי לשובב שדינו יחלק׃
5Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.
5לכן לא יהיה לך משליך חבל בגורל בקהל יהוה׃
6Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
6אל תטפו יטיפון לא יטפו לאלה לא יסג כלמות׃
7Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste?
7האמור בית יעקב הקצר רוח יהוה אם אלה מעלליו הלוא דברי ייטיבו עם הישר הולך׃
8Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo.
8ואתמול עמי לאויב יקומם ממול שלמה אדר תפשטון מעברים בטח שובי מלחמה׃
9La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon.
9נשי עמי תגרשון מבית תענגיה מעל עלליה תקחו הדרי לעולם׃
10Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
10קומו ולכו כי לא זאת המנוחה בעבור טמאה תחבל וחבל נמרץ׃
11Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo.
11לו איש הלך רוח ושקר כזב אטף לך ליין ולשכר והיה מטיף העם הזה׃
12Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
12אסף אאסף יעקב כלך קבץ אקבץ שארית ישראל יחד אשימנו כצאן בצרה כעדר בתוך הדברו תהימנה מאדם׃
13Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.
13עלה הפרץ לפניהם פרצו ויעברו שער ויצאו בו ויעבר מלכם לפניהם ויהוה בראשם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.