Mateo 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno.
1כי דומה מלכות השמים לאדם בעל בית אשר השכים לצאת בבקר לשכר פעלים לכרמו׃
2Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.
2והתנה עם הפעלים שכר דינר ליום וישלחם אל כרמו׃
3Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;
3ויצא בשעה השלישית וירא אחרים עמדים בטלים בשוק׃
4kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.
4ויאמר להם לכו גם אתם אל כרמי וכישר אתן לכם וילכו׃
5Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile.
5ויצא גם בשעה הששית גם בתשיעית ויעש כדבר הזה׃
6Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon?
6ויצא בשעת עשתי עשרה וימצא אחרים עמדים ויאמר אליהם למה אתם עמדים פה בטלים כל היום׃
7Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon.
7ויאמרו לו כי לא שכר אותנו איש ויאמר אליהם לכו גם אתם אל הכרם וכישר יתן לכם׃
8Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj.
8ויהי בערב ויאמר בעל הכרם אל פקידו קרא את הפעלים ושלם להם את שכרם החל באחרונים וכלה בראשונים׃
9Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.
9ויבאו הנשכרים בשעת אחת עשרה ויקחו איש איש דינר אחד׃
10Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro.
10ובבא הראשונים דמו בנפשם כי יקחו יותר ויקחו גם הם איש איש דינר אחד׃
11Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro,
11ויהי בקחתם וילונו על בעל הבית לאמר׃
12dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon.
12אלה האחרונים לא עשו כי אם שעה אחת ואתה השויתם אלינו אשר סבלנו את כבד היום ואת חמו׃
13Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?
13ויען ויאמר אל אחד מהם רעי לא עשקתיך הלא שכר דינר התנית עמי׃
14Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi.
14קח את שלך ולך ואני רצוני לתת גם לזה האחרון כמו לך׃
15Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?
15הלא אוכל לעשות בשלי כרצוני האם תרע עינך על אשר טוב אנכי׃
16Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
16ככה יהיו האחרונים ראשונים והראשונים יהיו אחרונים כי רבים הם הקרואים ומעטים הנבחרים׃
17Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
17ויהי כעלות ישוע ירושלים ויקח אליו את שנים העשר לבדם ויאמר להם בדרך׃
18Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,
18הננו עלים ירושלימה ובן האדם ימסר לראשי הכהנים ולסופרים והרשיעהו למות׃
19kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.
19ומסרו אותו לגוים להתל בו ולהכות אותו בשוטים ולצלב אותו וביום השלישי קום יקום׃
20Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton.
20אז נגשה אליו אם בני זבדי עם בניה ותשתחו לו לבקש ממנו דבר׃
21Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.
21ויאמר אליה מה בקשתך ותאמר אליו אמר נא כי ישבו שני בני אלה אחד לימינך ואחד לשמאלך במלכותך׃
22Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas.
22ויען ישוע ויאמר לא ידעתם את אשר שאלתם היכל תוכלו שתות את הכוס אשר אני עתיד לשתותו והטבל בטבילה אשר אני נבטל בה ויאמרו אליו נוכל׃
23Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro.
23ויאמר אליהם הן את כוסי תשתו ובטבילה אשר אני נטבל בה תטבלו אך שבת לימימי ולשמאלי אין בידי לתתה בלתי לאשר הוכן להם מאת אבי׃
24Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj.
24ויהי כאשר שמעו זאת העשרה ויכעסו אל שני האחים׃
25Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
25וישוע קרא להם ויאמר אתם ידעתם כי שרי הגוים רדים בהם והגדולים שלטים עליהם׃
26Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
26ואתם אל יהי כן ביניכם כי אם החפז להיות גדול בכם יהי לכם למשרת׃
27kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;
27והחפץ להיות בכם לראש יהי לכם עבד׃
28same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
28כאשר בן האדם לא בא למען ישרתוהו כי אם לשרת ולתת את נפשו כפר תחת רבים׃
29Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis.
29ויהי כצאתם מיריחו וילך אחריו המון עם רב׃
30Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
30והנה שני עורים ישבים על יד הדרך וישמעו כי ישוע עבר ויצעקו לאמר חננו נא אדנינו בן דוד׃
31Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
31ויגער בם העם להשתיקם והם הרבו לצעק ויאמרו אדנינו חננו נא בן דוד׃
32Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi?
32ויעמד ישוע ויקרא להם ויאמר מה תחפצו ואעשה לכם׃
33Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.
33ויאמרו אליו אדנינו עשה שתפקחנה עינינו׃
34Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.
34ורחמי ישוע נכמרו ויגע בעיניהם ופתאם החלו עיניהם לראות וילכו אחריו׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.