Mateo 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro.
1ויהי ביום ההוא ויצא ישוע מן הבית וישב על הים׃
2Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
2ויקהלו אליו המון עם רב וירד אל האניה וישב בה וכל העם עמדים על שפת הים׃
3Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi;
3וירב לדבר אליהם במשלים לאמר הנה הזורע יצא לזרע׃
4kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin;
4ובזרעו נפל מן הזרע על יד הדרך ויבא העוף ויאכלהו׃
5kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
5ויש אשר נפל על מקמות סלע אשר אין לו שם אדמה הרבה וימהר לצמח כי לא היה לו עמק אדמה׃
6kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
6ויהי כזרח השמש ויצרב וייבש כי לא היה לו שרש׃
7Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;
7ויש אשר נפל בין הקצים ויעלו הקצים וימעכהו׃
8kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
8ויש אשר נפל על האדמה הטובה ויתן פרי זה מאה שערים וזה ששים וזה שלשים׃
9Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.
9מי אשר אזנים לו לשמע ישמע׃
10Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj?
10ויגשו אליו התלמידים ויאמרו למה זה במשלים תדבר אליהם׃
11Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.
11ויען ויאמר כי לכם נתן לדעת את סודות מלכות השמים ולהם לא נתן׃
12Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas.
12כי מי שיש לו נתן ינתן לו ויעדיף ומי שאין לו גם את אשר יש לו יקח ממנו׃
13Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas.
13על כן במשלים אדבר אליהם כי בראתם לא יראו ובשמעם לא ישמעו אף לא יבינו׃
14Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
14ותקים בהם נבואת ישעיהו האמרת שמעו שמוע ואל תבינו וראו ראו ואל תדעו׃
15Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertiĝu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
15כי השמן לב העם הזה ואזניו הכבד ועיניו השע פן יראה בעיניו ובאזניו ישמע ולבבו יבין ושב ורפא לו׃
16Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas.
16ואתם אשרי עיניכם כי תראינה ואזניכם כי תשמענה׃
17Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis.
17כי אמן אמר אני לכם נביאים וצדיקים רבים נכספו לראת את אשר אתם ראים ולא ראוהו ולשמע את אשר אתם שמעים ולא שמעוהו׃
18Vi do aŭdu la parabolon de la semisto.
18לכן אתם שמעו נא את משל הזורע׃
19Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
19כל איש שמע את דבר המלכות ולא יבינהו ובא הרע וחטף את הזרוע בלבבו הוא הנזרע על יד הדרך׃
20Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;
20והנזרע על הסלע הוא השמע את הדבר וימהר ויקחנו בשמחה׃
21sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas.
21אך אין לו שרש תחתיו ורק לשעה יעמד ובהיות צרה ורדיפה על אדות הדבר מיד נכשל׃
22Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta.
22והנזרע בין הקצים הוא השמע את הדבר ודאגת העולם הזה ומרמת העשר ימעכו את הדבר ופרי לא יהיה לו׃
23Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
23והנזרע על האדמה הטובה הוא השמע את הדבר ומבין אתו אף יעשה פרי ונתן זה מאה שערים וזה ששים וזה שלשים׃
24Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
24וישם לפניהם משל אחר לאמר מלכות השמים דומה לאיש אשר זרע זרע טוב בשדהו׃
25sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.
25ויהי בנפל תרדמה על האנשים ויבא איבו ויזרע זונין בתוך החטים וילך לו׃
26Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo.
26וכאשר פרח הדשא ויעש פרי ויראו גם הזונין׃
27Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon?
27ויגשו עבדי בעל הבית ויאמרו אליו אדנינו הלא זרע טוב זרעת בשדך ומאין לו הזונין׃
28Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin?
28ויאמר להם איש איב עשה זאת ויאמרו אליו העבדים היש את נפשך כי נלך ונלקט אתם׃
29Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon.
29ויאמר לא פן בלקטכם את הזונין תשרשו גם את החטים׃
30Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.
30הניחו אתם ויגדלו שניהם יחד עד הקציר והיה בעת הקציר אמר לקוצרים לקטו בראשונה את הזונין ואגדו אתם אגדות לשרפם ואת החטים אספו לאוצרי׃
31Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;
31וישם לפניהם משל אחר לאמר מלכות השמים דומה לגרגר של חרדל אשר לקחו איש ויזרעהו בשדהו׃
32ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.
32והוא קטן מכל הזרועים וכאשר צמח גדול הוא מן הירקות והיה לעץ עד אשר יבאו עוף השמים וקננו בענפיו׃
33Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.
33וישא עוד משלו ויאמר מלכות השמים דומה לשאר אשר לקחתו אשה ותטמנהו בשלש סאים קמח עד כי יחמץ כלו׃
34Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;
34כל זאת דבר ישוע במשלים אל המון העם ובבלי משל לא דבר אליהם׃
35por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
35למלאת את אשר דבר הנביא לאמר אפתחה במשל פי אביעה חידות מני קדם׃
36Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.
36אז שלח ישוע את המון העם ויבא הביתה ויגשו אליו תלמידיו ויאמרו באר נא לנו את משל זוני השדה׃
37Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;
37ויען ויאמר אליהם הזורע את הזרע הטוב הוא בן האדם׃
38kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;
38והשדה הוא העולם והזרע הטוב בני המלכות הם והזונין בני הרע המה׃
39kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj.
39והאיב אשר זרעם הוא השטן והקציר הוא קץ העולם והקצרים הם המלאכים׃
40Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo.
40והנה כאשר ילקטו הזונין ונשרפו באש כן יהיה בקץ העולם הזה׃
41La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon,
41בן האדם ישלח את מלאכיו ולקטו ממלכותו את כל המכשלות ואת כל פעלי האון׃
42kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
42והשליכו אתם אל תנור האש שם תהיה היללה וחרק השנים׃
43Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.
43אז יזהירו הצדיקים כשמש במלכות אביהם מי אשר אזנים לו לשמע ישמע׃
44La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.
44עוד דומה מלכות השמים לאוצר טמון בשדה אשר מצאו איש ויטמנהו ובשמחתו ילך ומכר את כל אשר לו וקנה את השדה ההוא׃
45Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn;
45עוד דומה מלכות השמים לסחר המבקש מרגליות טבות׃
46kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.
46וכאשר מצא מרגלית אחת יקרה מאד הלך לו וימכר את כל אשר לו ויקן אתה׃
47Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco,
47עוד דומה מלכות השמים למכמרת אשר הורדה לים ומינים שונים יאספו לתוכה׃
48kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren.
48וכאשר נמלאה העלו אתה אל שפת הים וישבו וילקטו את המינים הטובים לתוך הכלים ואת המשחתים השליכו חוצה׃
49Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,
49כן יהיה בקץ העולם יצאו המלאכים והבדילו את הרשעים מתוך הצדיקים׃
50kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
50והשליכום אל תנור האש שם תהיה היללה וחרק השנים׃
51Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes.
51ויאמר אליהם ישוע האתם הבינותם את כל זאת ויאמרו אליו כן אדנינו׃
52Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
52ויאמר אליהם על כן כל סופר המלמד למלכות השמים דומה לאיש בעל הבית המוציא מאוצרו חדשות וישנות׃
53Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.
53ויהי ככלות ישוע את המשלים האלה ויעבר משם׃
54Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn?
54ויבא לארצו וילמד אתם בבית כנסתם עד כי השתוממו ויאמרו מאין לזה החכמה הזאת והגבורות׃
55Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
55הלא זה הוא בן החרש הלא אמו שמה מרים ואחיו יעקב ויוסי ושמעון ויהודה׃
56Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas?
56ואחיותיו הלא כלן אתנו הן ומאין איפוא לו כל אלה׃
57Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
57ויהי להם למכשול ויאמר ישוע אליהם אין הנביא נקלה כי אם בארצו ובביתו׃
58Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.
58ולא עשה שם גבורות רבות מפני חסר אמונתם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.