Mateo 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo?
1בשעה ההיא נגשו התלמידים אל ישוע ויאמרו מי אפוא גדול מחבריו במלכות השמים׃
2Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili,
2ויקרא ישוע אליו ילד קטן ויעמידהו בתוכם׃
3kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
3ויאמר אמן אמר אני לכם אם לא תשובו להיות כילדים לא תבוא אל מלכות השמים׃
4Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.
4לכן כל המשפיל את עצמו כילד הזה הוא הגדול במלכות השמים׃
5Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
5וכל אשר יקבל ילד אחד כזה בשמי אותי הוא מקבל׃
6sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
6וכל המכשיל את אחד מן הקטנים האלה המאמינים בי נוח לו שיתלה פלח רכב על צוארו וטבע במצולות ים׃
7Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!
7אוי לעולם מפני המכשלים כי המכשלים צריכים לבוא אבל אוי לאיש ההוא אשר על ידו יבוא המכשול׃
8Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron.
8ואם תכשילך ידך או רגלך קצץ אותה והשלך ממך טוב לך לבוא לחיים פסח או קטע מהיות לך שתי ידים או שתי רגלים ותשלך אל אש עולם׃
9Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro.
9ואם עינך תכשליך נקר אותה והשלך ממך טוב לך לבוא לחיים בעין אחת מהיות לך שתי עינים ותשלך אל אש גיהנם׃
10Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
10ראו פן תבזו אחד wקטנים האלה כי אמר אני לכם כי מלאכיהם ראים תמיד את פני אבי שבשמים׃
11Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.
11כי בא בן האדם להושיע את האבד׃
12Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis?
12מה דעתכם כי יהיו לאיש מאה כבשים ותעה אחד מהם הלא יעזב את התשעים ותשעה על ההרים והלך לבקש את התעה׃
13Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis.
13והיה כאשר ימצאהו אמן אמר אני לכם כי ישמח עליו יותר מעל התשעים ותשעה אשר לא תעו׃
14Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.
14כן איננו רצון מלפני אביכם שבשמים כי יאבד אחד מן הקטנים האלה׃
15Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.
15וכי יחטא לך אחיך לך והוכחת אותו בינך ובינו לבדו ואם ישמע אליך קנית לך אחיך׃
16Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita.
16ואם לא ישמע קח עמך עוד אחד או שנים למען על פי שנים או שלשה עדים יקום כל דבר׃
17Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
17ואם לא ישמע אליהם הגד אל הקהל ואם לא ישמע גם אל הקהל והיה לך כגוי וכמוכס׃
18Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
18אמן אמר אני לכם כל אשר תאסרו על הארץ אסור יהיה בשמים וכל אשר תתירו על הארץ מתר יהיה בשמים׃
19Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
19ועוד אמר אני לכם שנים מכם כי יועצו יחדו בארץ על כל דבר אשר ישאלו היה יהיה להם מאת אבי שבשמים׃
20Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
20כי בכל מקום אשר שנים או שלשה נאספו בשמי שם אני בתוכם׃
21Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?
21ויגש אליו פטרוס ויאמר לו אדני כמה פעמים יחטא לי אחי וסלחתי לו העד שבע פעמים׃
22Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.
22ויאמר אליו ישוע לא אמר לך עד שבע פעמים כי אם עד שבעים ושבע׃
23Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.
23על כן דומה מלכות השמים למלך בשר ודם אשר חפץ לעשות חשבון עם עבדיו׃
24Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj.
24וכאשר החל לחשב הובא לפניו איש אשר חיב לו עשרת אלפים ככרי כסף׃
25Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago.
25ולא היה לו לשלם ויצו אדניו למכר אותו ואת אשתו ואת בניו ואת כל אשר לו וכן ישלם׃
26Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion.
26ויפל העבד וישתחו לו לאמר אדני הארך לי אפך ואת כל אשלמה לך׃
27Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon.
27ויהמו רחמי אדוני העבד ההוא ויפטרהו וישמט לו את החוב׃
28Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas.
28ויצא העבד ההוא מלפניו וימצא אחד מחבריו העבדים והוא חיב לו מאה דינרים ויחזק בו ויחנקהו לאמר שלם את אשר אתה חיב לי׃
29Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.
29ויפל חברו לפני רגליו ויבקש ממנו לאמר הארך לי אפך ואשלמה לך הכל׃
30Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata.
30והוא מאן וילך וישליכהו במשמר עד כי ישלם לו את חובו׃
31Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis.
31וחבריו העבדים ראו את הנעשה ויעצבו מאד ויבאו ויגידו לאדניהם את כל אשר נעשה׃
32Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min;
32ויקרא אליו אדניו ויאמר לו אתה העבד הרע את כל החוב ההוא השמטתי לך יען אשר בקשת ממני׃
33ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?
33הלא היה לך גם אתה לרחם על העבד חברך כאשר רחמתי אני עליך׃
34Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan.
34ויקצף אדניו ויסגר אותו למיסרים עד כי ישלם את כל חובו׃
35Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.
35ככה יעשה לכם גם אבי שבשמים אם לא תסלחו איש איש לאחיו בכל לבבכם את חטאתם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.