民数记 23
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1巴兰 对 巴勒 说:「你在这里给我筑七座坛,为我预备七只公牛,七只公羊。」
1Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
2巴勒 照 巴兰 的话行了。 巴勒 和 巴兰 在每座坛上献一只公牛,一只公羊。
2Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
3巴兰 对 巴勒 说:「你站在你的燔祭旁边,我且往前去,或者耶和华来迎见我。他指示我什么,我必告诉你。」于是 巴兰 上一净光的高处。
3Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.
4神迎见 巴兰 ; 巴兰 说:「我预备了七座坛,在每座坛上献了一只公牛,一只公羊。」
4Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
5耶和华将话传给 巴兰 ,又说:「你回到 巴勒 那里,要如此如此说。」
5Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
6他就回到 巴勒 那里,见他同 摩押 的使臣都站在燔祭旁边。
6Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.
7巴兰 便题起诗歌说: 巴勒 引我出 亚兰 , 摩押 王引我出东山, 说 : 来啊,为我咒诅 雅各 ; 来啊,怒骂 以色列 。
7Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
8神没有咒诅的,我焉能咒诅? 耶和华没有怒骂的,我焉能怒骂?
8Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
9我从高峰看他,从小山望他; 这是独居的民,不列在万民中。
9De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
10谁能数点 雅各 的尘土? 谁能计算 以色列 的四分之一? 我愿如义人之死而死; 我愿如义人之终而终。
10Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
11巴勒 对 巴兰 说:「你向我做的是什么事呢?我领你来咒诅我的仇敌,不料,你竟为他们祝福。」
11Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
12他回答说:「耶和华传给我的话,我能不谨慎传说吗?」
12Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?
13巴勒 说:「求你同我往别处去,在那里可以看见他们;你不能全看见,只能看见他们边界上的人。在那里要为我咒诅他们。」
13Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
14于是领 巴兰 到了 琐腓田 ,上了 毗斯迦山 顶,筑了七座坛;每座坛上献一只公牛,一只公羊。
14Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.
15巴兰 对 巴勒 说:「你站在这燔祭旁边,等我往那边去迎见 耶和华 。」
15Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.
16耶和华临到 巴兰 那里,将话传给他;又说:「你回到 巴勒 那里,要如此如此说。」
16Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
17他就回到 巴勒 那里,见他站在燔祭旁边; 摩押 的使臣也和他在一处。 巴勒 问他说:「耶和华说了什么话呢?」
17Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo?
18巴兰 就题诗歌说: 巴勒 ,你起来听; 西拨 的儿子,你听我言。
18Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu; Atentu min, filo de Cipor.
19神非人,必不致说谎, 也非人子,必不致后悔。 他说话岂不照着行呢? 他发言岂不要成就呢?
19Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
20我奉 命 祝福; 神也曾赐福,此事我不能翻转。
20Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.
21他未见 雅各 中有罪孽, 也未见 以色列 中有奸恶。 耶和华—他的 神和他同在; 有欢呼王的声音在他们中间。
21Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
22神领他们出 埃及 ; 他们似乎有野牛之力。
22Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.
23断没有法术可以害 雅各 , 也没有占卜可以害 以色列 。 现在必有人论及 雅各 ,就是论及 以色列 说: 神为他行了何等的大事!
23Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek aŭgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
24这民起来,仿佛母狮, 挺身,好像公狮, 未曾吃野食, 未曾喝被伤者之血,决不躺卧。
24Jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono; Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.
25巴勒 对 巴兰 说:「你一点不要咒诅他们,也不要为他们祝福。」
25Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.
26巴兰 回答 巴勒 说:「我岂不是告诉你说『凡耶和华所说的,我必须遵行』吗?」
26Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?
27巴勒 对 巴兰 说:「来吧,我领你往别处去,或者 神喜欢你在那里为我咒诅他们。」
27Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.
28巴勒 就领 巴兰 到那下望旷野的 毗珥 山 顶上。
28Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.
29巴兰 对 巴勒 说:「你在这里为我筑七座坛,又在这里为我预备七只公牛,七只公羊。」
29Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
30巴勒 就照 巴兰 的话行,在每座坛上献一只公牛,一只公羊。
30Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.