民数记 36
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1约瑟 的后裔, 玛拿西 的孙子, 玛吉 的儿子 基列 ,他子孙中的诸族长来到 摩西 和作首领的 以色列 人族长面前,说:
1Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
2「耶和华曾吩咐我主拈阄分地给 以色列 人为业,我主也受了耶和华的吩咐将我们兄弟 西罗非哈 的产业分给他的众女儿。
2kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj.
3她们若嫁 以色列 别 支派的人,就必将我们祖宗所遗留的产业加在她们丈夫支派的产业中。这样,我们拈阄所得的产业就要减少了。
3Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita.
4到了 以色列 人的禧年,这女儿的产业就必加在她们丈夫支派的产业上。这样,我们祖宗支派的产业就减少了。」
4Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita.
5摩西 照耶和华的话吩咐 以色列 人说:「 约瑟 支派的人说得有理。
5Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.
6论到 西罗非哈 的众女儿,耶和华这样吩咐说:她们可以随意嫁人,只是要嫁同宗支派的人。
6Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu;
7这样, 以色列 人的产业就不从这支派归到那支派,因为 以色列 人要各守各祖宗支派的产业。
7por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.
8凡在 以色列 支派中得了产业的女子必作同宗支派人的妻,好叫 以色列 人各自承受他祖宗的产业。
8Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj;
9这样,他们的产业就不从这支派归到那支派,因为 以色列 支派的人要各守各的产业。」
9kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.
10耶和华怎样吩咐 摩西 , 西罗非哈 的众女儿就怎样行。
10Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad;
11西罗非哈 的女儿 玛拉 、 得撒 、 曷拉 、 密迦 、 挪阿 都嫁了他们伯叔的儿子。
11kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj.
12她们嫁入 约瑟 儿子、 玛拿西 子孙的族中;她们的产业仍留在同宗支派中。
12En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.
13这是耶和华在 摩押 平原— 约旦河 边、 耶利哥 对面—借着 摩西 所吩咐 以色列 人的命令典章。
13Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.