约翰福音 13
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1逾越节以前,耶稣知道自己离世归父的时候到了。他既然爱世间属自己的人,就爱他们到底。
1Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.
2吃晚饭的时候,魔鬼已将卖耶稣的意思放在 西门 的儿子 加略 人 犹大 心里。
2Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
3耶稣知道父已将万有交在他手里,且知道自己是从 神出来的,又要归到 神那里去,
3Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
4就离席站起来,脱了衣服,拿一条手巾束腰,
4leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis.
5随后把水倒在盆里,就洗门徒的脚,并用自己所束的手巾擦干。
5Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
6挨到 西门·彼得 , 彼得 对他说:「主啊,你洗我的脚吗?」
6Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn?
7耶稣回答说:「我所做的,你如今不知道,后来必明白。」
7Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
8彼得 说:「你永不可洗我的脚!」耶稣说:「我若不洗你,你就与我无分了。」
8Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
9西门·彼得 说:「主啊,不但我的脚,连手和头也要洗。」
9Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon.
10耶稣说:「凡洗过澡的人,只要把脚一洗,全身就干净了。你们是干净的,然而不都是干净的。」
10Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj.
11耶稣原知道要卖他的是谁,所以说:「你们不都是干净的。」
11Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.
12耶稣洗完了他们的脚,就穿上衣服,又坐下,对他们说:「我向你们所做的,你们明白吗?
12Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi?
13你们称呼我夫子,称呼我主,你们说的不错,我本来是。
13Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas.
14我是你们的主,你们的夫子,尚且洗你们的脚,你们也当彼此洗脚。
14Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn.
15我给你们作了榜样,叫你们照着我向你们所做的去做。
15Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.
16我实实在在地告诉你们,仆人不能大于主人,差人也不能大于差他的人。
16Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
17你们既知道这事,若是去行就有福了。
17Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.
18我这话不是指着你们众人说的,我知道我所拣选的是谁。现在要应验经上的话,说:『同我吃饭的人用脚踢我。』
18Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon.
19如今事情还没有成就,我要先告诉你们,叫你们到事情成就的时候可以信我是 基督 。
19De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas.
20我实实在在地告诉你们,有人接待我所差遣的,就是接待我;接待我,就是接待那差遣我的。」
20Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
21耶稣说了这话,心里忧愁,就明说:「我实实在在地告诉你们,你们中间有一个人要卖我了。」
21Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
22门徒彼此对看,猜不透所说的是谁。
22Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
23有一个门徒,是耶稣所爱的,侧身挨近耶稣的怀里。
23Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.
24西门·彼得 点头对他说:「你告诉我们,主是指着谁说的。」
24Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
25那门徒便就势靠着耶稣的胸膛,问他说:「主啊,是谁呢?」
25Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas?
26耶稣回答说:「我蘸一点饼给谁,就是谁。」耶稣就蘸了一点饼,递给 加略 人 西门 的儿子 犹大 。
26Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon.
27他吃了以后,撒但就入了他的心。耶稣便对他说:「你所做的,快做吧!」
27Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste.
28同席的人没有一个知道是为什么对他说这话。
28Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion.
29有人因 犹大 带着钱囊,以为耶稣是对他说:「你去买我们过节所应用的东西」,或是叫他拿什么周济穷人。
29Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj.
30犹大 受了那点饼,立刻就出去。那时候是夜间了。
30Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
31他既出去,耶稣就说:「如今人子得了荣耀, 神在人子身上也得了荣耀。
31Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
32神要因自己荣耀人子,并且要快快地荣耀他。
32kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
33小子们,我还有不多的时候与你们同在;后来你们要找我,但我所去的地方你们不能到。这话我曾对 犹太 人说过,如今也照样对你们说。
33Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras.
34我赐给你们一条新命令,乃是叫你们彼此相爱;我怎样爱你们,你们也要怎样相爱。
34Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
35你们若有彼此相爱的心,众人因此就认出你们是我的门徒了。」
35Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
36西门·彼得 问耶稣说:「主往哪里去?」耶稣回答说:「我所去的地方,你现在不能跟我去,后来却要跟我去。」
36Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.
37彼得 说:「主啊,我为什么现在不能跟你去?我愿意为你舍命!」
37Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.
38耶稣说:「你愿意为我舍命吗?我实实在在地告诉你,鸡叫以先,你要三次不认我。」
38Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.