约翰福音 12
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1逾越节前六日,耶稣来到 伯大尼 ,就是他叫 拉撒路 从死里复活之处。
1Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.
2有人在那里给耶稣预备筵席; 马大 伺候, 拉撒路 也在那同耶稣坐席的人中。
2Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo.
3马利亚 就拿着一斤极贵的真哪哒香膏,抹耶稣的脚,又用自己头发去擦,屋里就满了膏的香气。
3Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo.
4有一个门徒,就是那将要卖耶稣的 加略 人 犹大 ,
4Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta:
5说:「这香膏为什么不卖三十两银子周济穷人呢?」
5Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj?
6他说这话,并不是挂念穷人,乃因他是个贼,又带着钱囊,常取其中所存的。
6Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.
7耶稣说:「由她吧!她是为我安葬之日存留的。
7Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo.
8因为常有穷人和你们同在,只是你们不常有我。」
8Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
9有许多 犹太 人知道耶稣在那里,就来了,不但是为耶稣的缘故,也是要看他从死里所复活的 拉撒路 。
9La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.
10但祭司长商议连 拉撒路 也要杀了;
10Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron;
11因有好些 犹太 人为 拉撒路 的缘故,回去信了耶稣。
11ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.
12第二天,有许多上来过节的人听见耶稣将到 耶路撒冷 ,
12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,
13就拿着棕树枝出去迎接他,喊着说: 和散那! 奉主名来的 以色列 王是应当称颂的!
13prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
14耶稣得了一个驴驹,就骑上,如 经 上所记的说:
14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:
15锡安 的民哪,不要惧怕! 你的王骑着驴驹来了。
15Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.
16这些事门徒起先不明白,等到耶稣得了荣耀以后才想起这话是指着他写的,并且众人果然向他这样行了。
16Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
17当耶稣呼唤 拉撒路 ,叫他从死复活出坟墓的时候,同耶稣在那里的众人就作见证。
17La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.
18众人因听见耶稣行了这神迹,就去迎接他。
18Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon.
19法利赛人彼此说:「看哪,你们是徒劳无益,世人都随从他去了。」
19La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.
20那时,上来过节礼拜的人中,有几个 希腊 人。
20Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj;
21他们来见 加利利、伯赛大 的 腓力 ,求他说:「先生,我们愿意见耶稣。」
21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.
22腓力 去告诉 安得烈 , 安得烈 同 腓力 去告诉耶稣。
22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.
23耶稣说:「人子得荣耀的时候到了。
23Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.
24我实实在在地告诉你们,一粒麦子不落在地里死了,仍旧是一粒,若是死了,就结出许多子粒来。
24Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
25爱惜自己生命的,就失丧生命;在这世上恨恶自己生命的,就要保守生命到永生。
25Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo.
26若有人服事我,就当跟从我;我在哪里,服事我的人也要在那里;若有人服事我,我父必尊重他。」
26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.
27「我现在心里忧愁,我说什么才好呢?父啊,救我脱离这时候;但我原是为这时候来的。
27Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo.
28父啊,愿你荣耀你的名!」当时就有声音从天上来,说:「我已经荣耀了我的名,还要再荣耀。」
28Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.
29站在旁边的众人听见,就说:「打雷了。」还有人说:「有天使对他说话。」
29Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li.
30耶稣说:「这声音不是为我,是为你们来的。
30Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.
31现在这世界受审判,这世界的王要被赶出去。
31Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita.
32我若从地上被举起来,就要吸引万人来归我。」
32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.
33耶稣这话原是指着自己将要怎样死说的。
33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.
34众人回答说:「我们听见律法上有话说,基督是永存的,你怎么说『人子必须被举起来』呢?这人子是谁呢?」
34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?
35耶稣对他们说:「光在你们中间还有不多的时候,应当趁着有光行走,免得黑暗临到你们;那在黑暗里行走的,不知道往何处去。
35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
36你们应当趁着有光,信从这光,使你们成为光明之子。」 耶稣说了这话,就离开他们隐藏了。
36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.
37他虽然在他们面前行了许多神迹,他们还是不信他。
37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;
38这是要应验先知 以赛亚 的话,说: 主啊,我们所传的有谁信呢? 主的膀臂向谁显露呢?
38por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
39他们所以不能信,因为 以赛亚 又说:
39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
40主叫他们瞎了眼, 硬了心, 免得他们眼睛看见, 心里明白,回转过来, 我就医治他们。
40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
41以赛亚 因为看见他的荣耀,就指着他说这话。
41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
42虽然如此,官长中却有好些信他的,只因法利赛人的缘故,就不承认,恐怕被赶出会堂。
42Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;
43这是因他们爱人的荣耀过于爱 神的荣耀。
43ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
44耶稣大声说:「信我的,不是信我,乃是信那差我来的。
44Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.
45人看见我,就是看见那差我来的。
45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.
46我到世上来,乃是光,叫凡信我的,不住在黑暗里。
46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.
47若有人听见我的话不遵守,我不审判他。我来本不是要审判世界,乃是要拯救世界。
47Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon.
48弃绝我、不领受我话的人,有审判他的—就是我所讲的道在末日要审判他。
48Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.
49因为我没有凭着自己讲,惟有差我来的父已经给我命令,叫我说什么,讲什么。
49Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.
50我也知道他的命令就是永生。故此,我所讲的话正是照着父对我所说的。」
50Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.