使徒行传 8
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1从这日起, 耶路撒冷 的教会大遭逼迫,除了使徒以外,门徒都分散在 犹太 和 撒马利亚 各处。
1Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
2有虔诚的人把 司提反 埋葬了,为他捶胸大哭。
2Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
3扫罗 却残害教会,进各人的家,拉着男女下在监里。
3Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.
4那些分散的人往各处去传道。
4Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
5腓利 下 撒马利亚 城去,宣讲基督。
5Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
6众人听见了,又看见 腓利 所行的神迹,就同心合意地听从他的话。
6Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
7因为有许多人被污鬼附着,那些鬼大声呼叫,从他们身上出来;还有许多瘫痪的、瘸腿的,都得了医治。
7Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
8在那城里,就大有欢喜。
8Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.
9有一个人,名叫 西门 ,向来在那城里行邪术,妄自尊大,使 撒马利亚 的百姓惊奇;
9Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10无论大小都听从他,说:「这人就是那称为 神的大能者。」
10al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11他们听从他,因他久用邪术,使他们惊奇。
11Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.
12及至他们信了 腓利 所传 神国的福音和耶稣基督的名,连男带女就受了洗。
12Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.
13西门 自己也信了;既受了洗,就常与 腓利 在一处,看见他所行的神迹和大异能,就甚惊奇。
13Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.
14使徒在 耶路撒冷 听见 撒马利亚 人领受了 神的道,就打发 彼得 、 约翰 往他们那里去。
14Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
15两个人到了,就为他们祷告,要叫他们受圣灵。
15kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
16因为圣灵还没有降在他们一个人身上,他们只奉主耶稣的名受了洗。
16ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
17于是使徒按手在他们 头 上,他们就受了圣灵。
17Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
18西门 看见使徒按手,便有圣灵赐下,就拿钱给使徒,
18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
19说:「把这权柄也给我,叫我手按着谁,谁就可以受圣灵。」
19kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
20彼得 说:「你的银子和你一同灭亡吧!因你想 神的恩赐是可以用钱买的。
20Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
21你在这道上无分无关;因为在 神面前,你的心不正。
21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
22你当懊悔你这罪恶,祈求主,或者你心里的意念可得赦免。
22Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
23我看出你正在苦胆之中,被罪恶捆绑。」
23Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
24西门 说:「愿你们为我求主,叫你们所说的,没有一样临到我身上。」
24Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
25使徒既证明主道,而且传讲,就回 耶路撒冷 去,一路在 撒马利亚 好些村庄传扬福音。
25Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.
26有主的一个使者对 腓利 说:「起来!向南走,往那从 耶路撒冷 下 迦萨 的路上去。」那路是旷野。
26Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
27腓利 就起身去了,不料,有一个 衣索匹亚 人,是个有大权的太监,在 衣索匹亚 女王 甘大基 的手下总管银库,他上 耶路撒冷 礼拜去了。
27Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;
28现在回来,在车上坐着,念先知 以赛亚 的书。
28tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja.
29圣灵对 腓利 说:「你去!贴近那车走。」
29Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro.
30腓利 就跑到太监那里,听见他念先知 以赛亚 的书,便问他说:「你所念的,你明白吗?」
30Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas?
31他说:「没有人指教我,怎能明白呢?」于是请 腓利 上车,与他同坐。
31Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.
32他所念的那段经,说: 他像羊被牵到宰杀之地, 又像羊羔在剪毛的人手下无声; 他也是这样不开口。
32La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;
33他卑微的时候, 人不按公义审判他; 谁能述说他的世代? 因为他的生命从地上夺去。
33En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.
34太监对 腓利 说:「请问,先知说这话是指着谁?是指着自己呢?是指着别人呢?」
34Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia?
35腓利 就开口从这经上起,对他传讲耶稣。
35Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
36二人正往前走,到了有水的地方,太监说:「看哪,这里有水,我受洗有什么妨碍呢?」
36Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?
no verse 37 in this text
37Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
38于是吩咐车站住, 腓利 和太监二人同下水里去, 腓利 就给他施洗。
38Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin.
39从水里上来,主的灵把 腓利 提了去,太监也不再见他了,就欢欢喜喜地走路。
39Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante.
40后来有人在 亚锁都 遇见 腓利 ;他走遍那地方,在各城宣传福音,直到 凯撒利亚 。
40Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.