提摩太前书 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1圣灵明说,在后来的时候,必有人离弃真道,听从那引诱人的 邪 灵和鬼魔的道理。
1Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
2这是因为说谎之人的假冒;这等人的良心如同被热铁烙惯了一般。
2per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero,
3他们禁止嫁娶,又禁戒食物,就是 神所造、叫那信而明白真道的人感谢着领受的。
3admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.
4凡 神所造的物都是好的,若感谢着领受,就没有一样可弃的,
4Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo,
5都因 神的道和人的祈求成为圣洁了。
5ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.
6你若将这些事提醒弟兄们,便是基督耶稣的好执事,在真道的话语和你向来所服从的善道上得了教育。
6Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;
7只是要弃绝那世俗的言语和老妇荒谬的话,在敬虔上操练自己。
7sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
8「操练身体,益处还少;惟独敬虔,凡事都有益处,因有今生和来生的应许。」
8ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
9这话是可信的,是十分可佩服的。
9Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto.
10我们劳苦努力,正是为此,因我们的指望在乎永生的 神;他是万人的救主,更是信徒的救主。
10Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj.
11这些事,你要吩咐人,也要教导人。
11Tion ordonu kaj instruu.
12不可叫人小看你年轻,总要在言语、行为、爱心、信心、清洁上,都作信徒的榜样。
12Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco.
13你要以宣读、劝勉、教导为念,直等到我来。
13Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon.
14你不要轻忽所得的恩赐,就是从前借着预言、在众长老按手的时候赐给你的。
14Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.
15这些事你要殷勤去做,并要在此专心,使众人看出你的长进来。
15Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj.
16你要谨慎自己和自己的教训,要在这些事上恒心;因为这样行,又能救自己,又能救听你的人。
16Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.