提摩太前书 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「人若想要得监督的职分,就是羡慕善工。」这话是可信的。
1Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.
2作监督的,必须无可指责,只作一个妇人的丈夫,有节制,自守,端正,乐意接待远人,善于教导;
2Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
3不因酒滋事,不打人,只要温和,不争竞,不贪财;
3ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;
4好好管理自己的家,使儿女凡事端庄顺服。
4reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco
5人若不知道管理自己的家,焉能照管 神的教会呢?
5(sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
6初入教的不可作监督,恐怕他自高自大,就落在魔鬼 所受 的刑罚里。
6ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.
7监督也必须在教外有好名声,恐怕被人毁谤,落在魔鬼的网罗里。
7Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.
8作执事的,也是如此:必须端庄,不一口两舌,不好喝酒,不贪不义之财;
8Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
9要存清洁的良心,固守真道的奥秘。
9tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.
10这等人也要先受试验,若没有可责之处,然后叫他们作执事。
10Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj.
11女执事也是如此:必须端庄,不说谗言,有节制,凡事忠心。
11Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio.
12执事只要作一个妇人的丈夫,好好管理儿女和自己的家。
12La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.
13因为善作执事的,自己就得到美好的地步,并且在基督耶稣里的真道上大有胆量。
13Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
14我指望快到你那里去,所以先将这些事写给你。
14Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ,
15倘若我耽延日久,你也可以知道在 神的家中当怎样行。这家就是永生 神的教会,真理的柱石和根基。
15sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.
16大哉,敬虔的奥秘,无人不以为然! 就是 神在肉身显现, 被圣灵称义, 被天使看见, 被传于外邦, 被世人信服, 被接在荣耀里。
16Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.