列王纪上
Chapter 8
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那时, 所罗门 将 以色列 的长老和各支派的首领,并 以色列 的族长,招聚到 耶路撒冷 ,要把耶和华的约柜从 大卫城 —就是 锡安 —运上来。
1Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
2以他念月,就是七月,在节前, 以色列 人都聚集到 所罗门 王那里。
2Kaj kolektiĝis al la reĝo Salomono ĉiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.
3以色列 长老来到,祭司便抬起 约 柜,
3Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston.
4祭司和 利未 人将耶和华的 约 柜运上来,又将会幕和会幕的一切圣器具都带上来。
4Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.
5所罗门 王和聚集到他那里的 以色列 全会众,一同在 约 柜前献牛羊为祭,多得不可胜数。
5Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis kun li antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
6祭司将耶和华的约柜抬进内殿,就是至圣所,放在两个基路伯的翅膀底下。
6Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
7基路伯张着翅膀在 约 柜之上,遮掩 约 柜和抬柜的杠。
7Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.
8这杠甚长,杠头在内殿前的圣所可以看见,在殿外却不能看见,直到如今还在那里。
8Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
9约柜里惟有两块石版,就是 以色列 人出 埃及 地后,耶和华与他们立约的时候 摩西 在 何烈山 所放的。除此以外,并无别物。
9En la kesto estis nenio krom la du ŝtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.
10祭司从圣所出来的时候,有云充满耶和华的殿;
10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
11甚至祭司不能站立供职,因为耶和华的荣光充满了殿。
11Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
12那时 所罗门 说: 耶和华曾说, 他必住在幽暗之处。
12Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
13我已经建造殿宇作你的居所, 为你永远的住处。
13tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por Via restado eterna.
14王转脸为 以色列 会众祝福, 以色列 会众就都站立。
14Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
15所罗门 说:「耶和华— 以色列 的 神是应当称颂的!因他亲口向我父 大卫 所应许的,也亲手成就了。
15Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
16他说:『自从我领我民 以色列 出 埃及 以来,我未曾在 以色列 各支派中选择一城建造殿宇—为我名的 居所 ,但拣选 大卫 治理我民 以色列 。』」
16De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
17所罗门 说:「我父 大卫 曾立意,要为耶和华— 以色列 神的名建殿。
17Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
18耶和华却对我父 大卫 说:『你立意为我的名建殿,这意思甚好。
18Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
19只是你不可建殿,惟你所生的儿子必为我名建殿。』
19tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.
20现在耶和华成就了他所应许的话,使我接续我父 大卫 坐 以色列 的国位,又为耶和华— 以色列 神的名建造了殿。
20Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
21我也在其中为 约 柜预备一处。 约 柜内有耶和华的约,就是他领我们列祖出 埃及 地的时候,与他们所立的约。」
21Kaj mi aranĝis tie lokon por la kesto, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.
22所罗门 当着 以色列 会众,站在耶和华的坛前,向天举手说:
22Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo,
23「耶和华— 以色列 的 神啊,天上地下没有神可比你的!你向那尽心行在你面前的仆人守约施慈爱;
23kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;
24向你仆人—我父 大卫 所应许的话现在应验了。你亲口应许,亲手成就,正如今日一样。
24Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
25耶和华— 以色列 的 神啊,你所应许你仆人—我父 大卫 的话说:『你的子孙若谨慎自己的行为,在我面前行事像你所行的一样,就不断人坐 以色列 的国位。』现在求你应验这话。
25Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaŭ Mi, kiel vi iradis antaŭ Mi.
26以色列 的 神啊,求你成就向你仆人—我父 大卫 所应许的话。
26Nun, ho Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.
27「 神果真住在地上吗?看哪,天和天上的天尚且不足你居住的,何况我所建的这殿呢?
27Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
28惟求耶和华—我的 神垂顾仆人的祷告祈求,俯听仆人今日在你面前的祈祷呼吁。
28Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ;
29愿你昼夜看顾这殿,就是你应许立为你名的居所;求你垂听仆人向此处祷告的话。
29por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
30你仆人和你民 以色列 向此处祈祷的时候,求你在天上你的居所垂听,垂听而赦免。
30Kaj aŭskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu sur la loko de Via loĝado en la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu.
31「人若得罪邻舍,有人叫他起誓,他来到这殿在你的坛前起誓,
31Kiam iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo:
32求你在天上垂听,判断你的仆人:定恶人有罪,照他所行的报应在他头上;定义人有理,照他的义赏赐他。
32tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco.
33「你的民 以色列 若得罪你,败在仇敌面前,又归向你,承认你的名,在这殿里祈求祷告,
33Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo:
34求你在天上垂听,赦免你民 以色列 的罪,使他们归回你赐给他们列祖之地。
34tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.
35「你的民因得罪你,你惩罚他们,使天闭塞不下雨;他们若向此处祷告,承认你的名,离开他们的罪,
35Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
36求你在天上垂听,赦免你仆人 以色列 民的罪,将当行的善道指教他们,且降雨在你的地,就是你赐给你民为业之地。
36tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
37「国中若有饥荒、瘟疫、旱风、霉烂、蝗虫、蚂蚱,或有仇敌犯境围困城邑,无论遭遇什么灾祸疾病,
37Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
38你的民 以色列 ,或是众人,或是一人,自觉有罪,向这殿举手,无论祈求什么,祷告什么,
38ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo aŭ de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
39求你在天上你的居所垂听赦免。你是知道人心的,要照各人所行的待他们(惟有你知道世人的心),
39Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de ĉiuj homidoj);
40使他们在你赐给我们列祖之地上一生一世敬畏你。
40por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
41「论到不属你民 以色列 的外邦人,为你名从远方而来,
41Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo
42(他们听人论说你的大名和大能的手,并伸出来的膀臂)向这殿祷告,
42(ĉar ili aŭdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
43求你在天上你的居所垂听,照着外邦人所祈求的而行,使天下万民都认识你的名,敬畏你像你的民 以色列 一样;又使他们知道我建造的这殿是称为你名下的。
43Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
44「你的民若奉你的差遣,无论往何处去与仇敌争战,向耶和华所选择的城与我为你名所建造的殿祷告,
44Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
45求你在天上垂听他们的祷告祈求,使他们得胜。
45tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
46「你的民若得罪你(世上没有不犯罪的人),你向他们发怒,将他们交给仇敌掳到仇敌之地,或远或近,
46Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aŭ proksiman;
47他们若在掳到之地想起罪来,回心转意,恳求你说:『我们有罪了,我们悖逆了,我们作恶了』;
47sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
48他们若在掳到之地尽心尽性归服你,又向自己的地,就是你赐给他们列祖之地和你所选择的城,并我为你名所建造的殿祷告,
48kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
49求你在天上你的居所垂听他们的祷告祈求,为他们伸冤;
49tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;
50饶恕得罪你的民,赦免他们的一切过犯,使他们在掳他们的人面前蒙怜恤。
50kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili.
51因为他们是你的子民,你的产业,是你从 埃及 领出来脱离铁炉的。
51Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
52愿你的眼目看顾仆人,听你民 以色列 的祈求,无论何时向你祈求,愿你垂听。
52Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi.
53主耶和华啊,你将他们从地上的万民中分别出来作你的产业,是照你领我们列祖出 埃及 的时候,借你仆人 摩西 所应许的话。」
53Ĉar Vi distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.
54所罗门 在耶和华的坛前屈膝跪着,向天举手,在耶和华面前祷告祈求已毕,就起来,
54Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo.
55站着,大声为 以色列 全会众祝福,说:
55Kaj li stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo, dirante:
56「耶和华是应当称颂的!因为他照着一切所应许的赐平安给他的民 以色列 人,凡借他仆人 摩西 应许赐福的话,一句都没有落空。
56Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis eĉ unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.
57愿耶和华—我们的 神与我们同在,像与我们列祖同在一样,不撇下我们,不丢弃我们,
57La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin;
58使我们的心归向他,遵行他的道,谨守他吩咐我们列祖的诫命、律例、典章。
58Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.
59我在耶和华面前祈求的这些话,愿耶和华—我们的 神昼夜垂念,每日为他仆人与他民 以色列 伸冤,
59Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj;
60使地上的万民都知道惟独耶和华是 神,并无别神。
60por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
61所以你们当向耶和华—我们的 神存诚实的心,遵行他的律例,谨守他的诫命, 至终 如今日一样。」
61Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaŭ.
62王和 以色列 众民一同在耶和华面前献祭。
62Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn antaŭ la Eternulo.
63所罗门 向耶和华献平安祭,用牛二万二千,羊十二万。这样,王和 以色列 众民为耶和华的殿行奉献之礼。
63Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo.
64当日,王因耶和华殿前的铜坛太小,容不下燔祭、素祭,和平安祭牲的脂油,便将耶和华殿前院子当中分别为圣,在那里献燔祭、素祭,和平安祭牲的脂油。
64En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.
65那时, 所罗门 和 以色列 众人,就是从 哈马 口直到 埃及 小河所有的 以色列 人,都聚集成为大会,在耶和华—我们的 神面前守节七日又七日,共十四日。
65Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar tagoj.
66第八日,王遣散众民;他们都为王祝福。因见耶和华向他仆人 大卫 和他民 以色列 所施的一切恩惠,就都心中喜乐,各归各家去了。
66En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la reĝon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.