列王纪上
Chapter 11
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1所罗门 王在法老的女儿之外,又宠爱许多外邦女子,就是 摩押 女子、 亚扪 女子、 以东 女子、 西顿 女子、 赫 人女子。
1La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn,
2论到这些国的人,耶和华曾晓谕 以色列 人说:「你们不可与她们往来相通,因为她们必诱惑你们的心去随从她们的神。」 所罗门 却恋爱这些女子。
2el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo.
3所罗门 有妃七百,都是公主;还有嫔三百。这些妃嫔诱惑他的心。
3Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
4所罗门 年老的时候,他的妃嫔诱惑他的心去随从别神,不效法他父亲 大卫 诚诚实实地顺服耶和华—他的 神。
4En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
5因为 所罗门 随从 西顿 人的女神 亚斯她录 和 亚扪 人可憎的神 米勒公 。
5Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj.
6所罗门 行耶和华眼中看为恶的事,不效法他父亲 大卫 专心顺从耶和华。
6Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
7所罗门 为 摩押 可憎的神 基抹 和 亚扪 人可憎的神 摩洛 ,在 耶路撒冷 对面的山上建筑邱 坛 。
7Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj.
8他为那些向自己的神烧香献祭的外邦女子,就是他娶来的妃嫔也是这样行。
8Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
9耶和华向 所罗门 发怒,因为他的心偏离向他两次显现的耶和华— 以色列 的 神。
9Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
10耶和华曾吩咐他不可随从别神,他却没有遵守耶和华所吩咐的。
10kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
11所以耶和华对他说:「你既行了这事,不遵守我所吩咐你守的约和律例,我必将你的国夺回,赐给你的臣子。
11Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto.
12然而,因你父亲 大卫 的缘故,我不在你活着的日子行这事,必从你儿子的手中将国夺回。
12Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros.
13只是我不将全国夺回,要因我仆人 大卫 和我所选择的 耶路撒冷 ,还留一支派给你的儿子。」
13Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
14耶和华使 以东 人 哈达 兴起,作 所罗门 的敌人;他是 以东 王的后裔。
14Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom.
15先前 大卫 攻击 以东 ,元帅 约押 上去葬埋阵亡的人,将 以东 的男丁都杀了。
15Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo
16约押 和 以色列 众人在 以东 住了六个月,直到将 以东 的男丁尽都剪除。
16(ĉar ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo);
17那时 哈达 还是幼童;他和他父亲的臣仆,几个 以东 人逃往 埃及 。
17tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
18他们从 米甸 起行,到了 巴兰 ;从 巴兰 带着几个人来到 埃及 见 埃及 王法老;法老为他派定粮食,又给他房屋田地。
18Ili elmoviĝis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li.
19哈达 在法老面前大蒙恩惠,以致法老将王后 答比匿 的妹子赐他为妻。
19Hadad tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes.
20答比匿 的妹子给 哈达 生了一个儿子,名叫 基努拔 。 答比匿 使 基努拔 在法老的宫里断奶, 基努拔 就与法老的众子一同住在法老的宫里。
20Kaj la fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.
21哈达 在 埃及 听见 大卫 与他列祖同睡,元帅 约押 也死了,就对法老说:「求王容我回本国去。」
21Kiam Hadad aŭdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono: Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
22法老对他说:「你在我这里有什么缺乏,你竟要回你本国去呢?」他回答说:「我没有缺乏什么,只是求王容我回去。」
22Faraono diris al li: Ĉu io mankas al vi ĉe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen forliberigu min.
23神又使 以利亚大 的儿子 利逊 兴起,作 所罗门 的敌人。他先前逃避主人 琐巴 王 哈大底谢 。
23Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba.
24大卫 击杀 琐巴 人的时候, 利逊 招聚了一群人,自己作他们的头目,往 大马士革 居住,在那里作王。
24Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko.
25所罗门 活着的时候, 哈达 为患之外, 利逊 也作 以色列 的敌人。他恨恶 以色列 人,且作了 亚兰 人的王。
25Kaj li estis kontraŭulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj li fariĝis reĝo de Sirio.
26所罗门 的臣仆、 尼八 的儿子 耶罗波安 也举手攻击王。他是 以法莲 支派的 洗利达 人,他母亲是寡妇,名叫 洗鲁阿 。
26Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraŭ la reĝon.
27他举手攻击王的缘故,乃由先前 所罗门 建造 米罗 ,修补他父亲 大卫城 的破口。
27Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon: Salomono konstruis Milon; li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David.
28耶罗波安 是大有才能的人。 所罗门 见这少年人殷勤,就派他监管 约瑟 家的一切工程。
28Jerobeam estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.
29一日, 耶罗波安 出了 耶路撒冷 , 示罗 人先知 亚希雅 在路上遇见他; 亚希雅 身上穿着一件新衣。他们二人在田野,以外并无别人。
29En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo.
30亚希雅 将自己穿的那件新衣撕成十二片,
30Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn.
31对 耶罗波安 说:「你可以拿十片。耶和华— 以色列 的 神如此说:『我必将国从 所罗门 手里夺回,将十个支派赐给你。(
31Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
32我因仆人 大卫 和我在 以色列 众支派中所选择的 耶路撒冷 城的缘故,仍给 所罗门 留一个支派。)
32(sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael);
33因为他离弃我,敬拜 西顿 人的女神 亚斯她录 、 摩押 的神 基抹 ,和 亚扪 人的神 米勒公 ,没有遵从我的道,行我眼中看为正的事, 守 我的律例典章,像他父亲 大卫 一样。
33pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
34但我不从他手里将全国夺回;使他终身为君,是因我所拣选的仆人 大卫 谨守我的诫命律例。
34Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn.
35我必从他儿子的手里将国夺回,以十个支派赐给你,
35Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn;
36还留一个支派给他的儿子,使我仆人 大卫 在我所选择立我名的 耶路撒冷 城里,在我面前长有灯光。
36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
37我必拣选你,使你照心里一切所愿的,作王治理 以色列 。
37Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael.
38你若听从我一切所吩咐你的,遵行我的道,行我眼中看为正的事,谨守我的律例诫命,像我仆人 大卫 所行的,我就与你同在,为你立坚固的家,像我为 大卫 所立的一样,将 以色列 人赐给你。
38Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
39我必因 所罗门 所行的使 大卫 后裔受患难,但不至于永远。』」
39Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam.
40所罗门 因此想要杀 耶罗波安 。 耶罗波安 却起身逃往 埃及 ;到了 埃及 王 示撒 那里,就住在 埃及 ,直到 所罗门 死了。
40Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.
41所罗门 其余的事,凡他所行的和他的智慧都写在 所罗门 记上。
41La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
42所罗门 在 耶路撒冷 作 以色列 众人的王共四十年。
42La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
43所罗门 与他列祖同睡,葬在他父亲 大卫 的城里。他儿子 罗波安 接续他作王。
43Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.