ゼカリヤ書 13
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「その日、罪と汚れを清めるために、ダビデの家とエルサレムの住民のために泉が開かれる。
1En tiu tempo malfermiĝos por la domo de David kaj por la loĝantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.
2その日」と万軍の主は言われる。「私は偶像の名をこの地から消し去り、それらは二度と思い出されない。また、預言者たちと汚れの霊をこの地から追い払う。
2En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaŭ la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando.
3それでもなお預言する者がいれば、その者を産んだ父と母は、『あなたは主の御名によって偽りを語ったので、死ななければならない』と言う。その者を産んだ父と母は、その者が預言する時に刺し通す。
3Se iu tiam diros profetaĵon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li: Vi ne devas vivi, ĉar vi parolis malveraĵon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.
4その日、預言者たちはそれぞれ、預言する時に自分の幻を恥じる。彼らは人を欺くために毛皮の外套を着ることはない。
4En tiu tempo ĉiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;
5彼は言う。『私は預言者ではない。私は土地を耕す者だ。私は若いころから奴隷にされていた。』
5sed ĉiu diros: Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, ĉar al la tero mi alkutimiĝis de mia infaneco.
6ある人が彼に、『あなたの両腕の間、胸にあるこの傷は何か』と尋ねると、彼は、『友人たちの家で受けた傷だ』と答える。」
6Se oni diros al li: Kio estas ĉi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos: Oni batis min en la domo de miaj amantoj.
7「剣よ、目を覚ませ。私の羊飼いに立ち向かえ。 私に近い者に立ち向かえ」 と万軍の主は言われる。 「羊飼いを打て。羊は散らされる。 私は小さい者たちに向かって手を伸ばす。
7Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.
8この地全体で」と主は言われる。 「三分の二は断ち滅ぼされて死に、 三分の一がそこに残される。
8Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi.
9私はその三分の一を火の中に入れ、 銀を精錬するように彼らを精錬し、 金を試すように彼らを試す。 彼らは私の名を呼び求め、 私は彼らに答える。 私は『これは私の民だ』と言い、 彼らは『主は私の神だ』と言う。」
9Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.