ローマ人への手紙 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1こうして、私たちは信仰によって義とされたのですから、私たちの主イエス・キリストを通して、神との間に平和を得ています。
1Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
2また、この方によって、信仰を通して、今立っているこの恵みに入る道が開かれました。そして、神の栄光にあずかる希望を喜びとしています。
2per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
3それだけでなく、苦難をも喜んでいます。苦難が忍耐を生み、
3Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
4忍耐が練られた品性を、練られた品性が希望を生むと知っているからです。
4kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
5この希望は私たちを失望させません。私たちに与えられた聖霊によって、神の愛が私たちの心に注がれているからです。
5kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
6私たちがまだ弱かったとき、定められた時に、キリストは不敬虔な者たちのために死んでくださいました。
6Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
7義人のために死ぬ人は、ほとんどいません。善良な人のためなら、あえて死のうとする人がいるかもしれません。
7Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti.
8しかし、私たちがまだ罪人であったとき、キリストが私たちのために死んでくださったことによって、神は私たちに対するご自分の愛を示されました。
8Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
9まして今、私たちはキリストの血によって義とされたのですから、この方を通して神の怒りから救われます。
9Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
10私たちが敵であったときでさえ、御子の死によって神と和解させられたのなら、和解した今はなおさら、御子の命によって救われます。
10Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
11それだけではありません。今や私たちの主イエス・キリストによって和解を受けた私たちは、この方を通して神をも喜んでいます。
11kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
12ですから、一人の人を通して罪が世界に入り、罪を通して死が入りました。こうして、すべての人が罪を犯したため、死がすべての人に及びました。
12Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;
13律法が与えられる前にも、罪は世界にありました。しかし、律法がなければ、罪は罪として数えられません。
13ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo.
14それでも、アダムからモーセまで、アダムの違反と同じような罪を犯さなかった人々に対してさえ、死は支配しました。アダムは、後に来る方の予型です。
14Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.
15しかし、恵みの賜物は違反と同じではありません。一人の違反によって多くの人が死んだのであれば、なおさら、神の恵みと、一人の人イエス・キリストの恵みによる賜物は、多くの人に豊かに注がれました。
15Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
16また、この賜物は、一人が罪を犯した結果とは異なります。一人の罪から裁きが下って有罪となりましたが、恵みの賜物は多くの違反を越えて、人を義とするものとなったからです。
16Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo.
17一人の違反によって、その一人を通して死が支配したのであれば、なおさら、豊かな恵みと義の賜物を受ける人々は、一人の方イエス・キリストを通して、命のうちに王として支配します。
17Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.
18したがって、一つの違反によってすべての人に有罪判決が及んだように、一つの義の行為によって、すべての人が義とされて命を得るに至りました。
18Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.
19一人の人の不従順によって多くの人が罪人とされたように、一人の方の従順によって多くの人が義人とされます。
19Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj.
20律法が入って来たのは、違反が増し加わるためでした。しかし、罪が増し加わったところには、恵みがさらにあふれました。
20Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
21それは、罪が死によって支配したように、恵みが義を通して支配し、私たちの主イエス・キリストによる永遠の命をもたらすためです。
21por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.