レビ記
Chapter 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1『証人として、見たことや知っていることがあり、証言を求める公の誓いの声を聞きながら証言しないなら、その人は罪を犯し、自分の咎を負う。
1Se iu pekos per tio, ke li aŭdos ĵuron kaj estos atestanto, aŭ ke li vidos aŭ scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
2『また、もしだれかが汚れたもの、すなわち汚れた野生動物の死骸、汚れた家畜の死骸、あるいは汚れた這うものの死骸に触れ、それが彼に隠されていて、彼が汚れたなら、その人は有罪である。
2aŭ se iu ektuŝos ion malpuran, aŭ kadavraĵon de malpura besto, aŭ kadavraĵon de malpura bruto, aŭ kadavraĵon de malpura rampaĵo, kaj li tion ne scios, kaj li malpuriĝos kaj kulpiĝos;
3『また、もし彼が、人が汚れるどのような人の汚れであれ、それに触れ、それが彼に隠されていたが、後でそれを知ったなら、その人は有罪である。
3aŭ se iu ektuŝos malpuraĵon de homo, kia ajn estus tiu malpuraĵo, per kiu oni malpuriĝas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa;
4『また、悪いことをするにせよ良いことをするにせよ、人が誓いによって軽率に口にするようなことを、だれかが唇で軽率に誓い、そのことに気づかなかったとしても、後で知ったなら、これらのいずれかについて有罪となる。
4aŭ se iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan, kion ajn homo elesprimas per ĵuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:
5これらのいずれかにおいて有罪となったときは、その犯した罪を告白する。
5se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;
6そして、自分が犯した罪のために、主への償いのささげ物として、羊の群れから雌、すなわち子羊または山羊を、贖罪のささげ物として持って来る。祭司は彼の罪について彼のために贖いを行う。
6kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
7『もし子羊をささげる余裕がないなら、自分が犯した罪のための償いのささげ物として、二羽の山鳩または二羽の家鳩の雛を主のもとに持って来る。一羽は贖罪のささげ物、もう一羽は全焼のささげ物である。
7Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
8彼はそれらを祭司のもとに持って行く。祭司はまず贖罪のささげ物となる一羽をささげる。彼はその首のところから頭をねじり切る。ただし完全に切り離してはならない。
8Li alportu ilin al la pastro, kaj ĉi tiu prezentos antaŭe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin;
9彼は贖罪のささげ物の血の一部を祭壇の側面に振りかける。残りの血は祭壇の土台に絞り出される。これは贖罪のささげ物である。
9kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos ĉe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.
10二羽目は定めに従って全焼のささげ物としてささげる。祭司が彼の犯した罪について彼のために贖いを行うなら、彼は赦される。
10Kaj el la dua li faros bruloferon laŭ la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
11『もし二羽の山鳩も二羽の家鳩の雛も用意できないなら、自分が犯した罪のためのささげ物として、十分の一エパの上質の小麦粉を贖罪のささげ物として持って来る。これに油をかけてはならず、乳香を添えてもならない。これは贖罪のささげ物だからである。
11Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka ofero.
12彼はそれを祭司のもとに持って行く。祭司は記念の部分としてひとつかみ取り、主への火によるささげ物の上で、それを祭壇の上で燃やす。これは贖罪のささげ物である。
12Kaj li alportu ĝin al la pastro, kaj la pastro prenos el ĝi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; ĝi estas propeka ofero.
13これらのことのいずれかにおいて彼が犯した罪について、祭司が彼のために贖いを行うなら、彼は赦される。残りは穀物のささげ物のように、祭司のものとなる。』」
13Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restaĵo estu por la pastro, kiel farunofero.
14主はモーセに告げられた。
14Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
15「もしだれかが主の聖なるものに関して、意図せず背信の罪を犯したなら、羊の群れから傷のない雄羊一頭を、主への償いのささげ物として携えて来る。その価値は、あなたの評価額に従い、聖所のシェケルによる銀で定める。これが償いのささげ物である。
15Se iu kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa ofero.
16彼は聖なるものに関して犯した罪を償い、それにその五分の一を加算して祭司に渡す。祭司が償いのささげ物の雄羊で彼のために贖いを行うなら、彼は赦される。
16Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li.
17「もしだれかが罪を犯し、主がしてはならないと命じられたことのいずれかを行い、それを知らなかったとしても、その人は有罪であり、その咎を負う。
17Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
18彼は羊の群れから傷のない雄羊を、あなたの評価額に従って償いのささげ物として祭司のもとに持って来る。祭司は彼が気づかずに犯し、知らなかったことについて、彼のために贖いを行う。そうすれば彼は赦される。
18tiam li alportu virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
19これは償いのささげ物である。彼は主の前で確かに有罪である。」
19Ĝi estas prokulpa ofero; li kulpiĝis antaŭ la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.