創世記
Chapter 6
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1人が地の表で増え始め、彼らに娘たちが生まれたとき、
1Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,
2神の子たちは、人の娘たちが美しいのを見て、自分たちが選んだ者を妻としてめとった。
2tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.
3主は言われた。「わたしの霊は、いつまでも人と争うことはない。人は肉にすぎない。その日々は百二十年となる。」
3Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.
4その当時、またその後にも、ネフィリムが地上にいた。それは、神の子たちが人の娘たちのところに入り、彼女たちが彼らに子どもを産んだからである。彼らは昔の勇士であり、名高い人々であった。
4Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
5主は、地上における人の悪が大きく、人の心に思い計ることが、いつも悪いことばかりであるのを見られた。
5Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;
6主は地上に人を造ったことを悔やみ、心を痛められた。
6tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro.
7主は言われた。「わたしが創造した人を地の表から消し去ろう。人とともに、獣、這うもの、空の鳥も消し去ろう。わたしはこれらを造ったことを悔やんでいるからだ。」
7Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
8しかし、ノアは主の恵みを受けていた。
8Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo.
9これはノアの記録である。ノアは義人であり、その世代の中で全き者であった。ノアは神と共に歩んだ。
9Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
10ノアは、セム、ハム、ヤペテという三人の息子の父となった。
10Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
11地は神の前に腐敗し、地は暴力で満ちていた。
11Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
12神は地を見られた。見よ、それは腐敗していた。すべての肉なるものが、地上でその道を腐敗させていたからである。
12Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.
13神はノアに言われた。「すべての肉なるものの終わりが、わたしの前に来た。彼らのゆえに地は暴力で満ちている。見よ、わたしは彼らを地とともに滅ぼす。
13Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
14あなたはゴフェルの木で箱舟を造りなさい。箱舟の中に部屋を造り、内側も外側もピッチで塗りなさい。
14Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.
15このようにそれを造りなさい。箱舟の長さは三百キュビト、幅は五十キュビト、高さは三十キュビトとする。
15Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.
16箱舟に屋根を造り、上から一キュビトのところで仕上げなさい。箱舟の戸は側面に設けなさい。一階、二階、三階の層にして、それを造りなさい。
16Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi.
17見よ、わたし、このわたしが、地の上に大水による洪水を起こし、命の息を持つすべての肉を天の下から滅ぼす。地にあるすべてのものは死に絶える。
17Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos.
18しかし、わたしはあなたと契約を結ぶ。あなたは、あなたの息子たち、あなたの妻、息子たちの妻たちと一緒に、箱舟に入りなさい。
18Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
19すべての肉なるあらゆる生き物の中から、それぞれ二匹ずつを箱舟に連れて入り、あなたと共に生かしておきなさい。それらは雄と雌でなければならない。
19Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.
20それぞれの種類にしたがって、鳥、家畜、地面を這うすべてのものの中から、それぞれ二匹ずつが、生き延びるためにあなたのところに来る。
20El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
21あなたは食べられるすべての食物を自分のために取り、集めておきなさい。それはあなたと彼らのための食物となる。」
21Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.
22ノアはそのようにした。神が彼に命じられたすべてのとおりに、彼は行った。
22Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.