テモテへの手紙第一
Chapter 6

テモテへの手紙第一

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

テモテへの手紙第一 6

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1くびきの下にある奴隷は皆、自分の主人をあらゆる敬意に値する者とみなしなさい。神の御名と教えが冒涜されないためです。
1Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.
2信者である主人を持つ奴隷は、主人が兄弟だからといって軽んじてはなりません。むしろ、いっそうよく仕えなさい。その奉仕の益を受ける主人は、信者であり、愛されている者だからです。これらのことを教え、勧めなさい。
2Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
3もしだれかが異なる教えを説き、私たちの主イエス・キリストの健全な言葉と、敬虔にかなう教えを受け入れないなら、
3Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,
4その人は高慢で何も理解せず、議論や言葉をめぐる争いに取りつかれています。そこから、ねたみ、争い、悪口、邪悪な疑い、
4tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj,
5また、心が腐り、真理を失い、敬虔を利益の手段と考える人々の絶え間ないいさかいが生じます。そのような人々から離れなさい。
5disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
6しかし、満ち足りる心を伴う敬虔こそ、大きな益です。
6Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;
7私たちは何も世に持って来なかったのですから、何一つ持って出ることもできません。
7ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
8食べ物と衣服があれば、それで満足しましょう。
8sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.
9しかし、金持ちになろうとする人々は、誘惑とわなに陥り、愚かで有害な多くの欲望に捕らえられます。それらは人を破滅と滅びに沈めます。
9Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
10金銭を愛することは、あらゆる種類の悪の根です。ある人々は金銭を欲しがったために信仰から迷い出て、多くの苦しみで自分自身を刺し貫きました。
10Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.
11しかし、神の人よ、これらのものから逃れなさい。義、敬虔、信仰、愛、忍耐、柔和を追い求めなさい。
11Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
12信仰の立派な戦いを戦いなさい。あなたが召された永遠のいのちをしっかりつかみなさい。あなたは多くの証人の前で、立派な告白をしたのです。
12Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj.
13すべてのものにいのちを与える神の前で、またポンテオ・ピラトの前で立派な告白をなさったキリスト・イエスの前で、私はあなたに命じます。
13Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson,
14私たちの主イエス・キリストが現れる時まで、この命令を汚れなく、非難されるところなく守りなさい。
14ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
15その現れを、定められた時に示してくださる方は、幸いなる唯一の主権者、王たちの王、主たちの主です。
15kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
16ただこの方だけが不死であり、近づくことのできない光の中に住んでおられます。だれもこの方を見たことがなく、見ることもできません。この方に誉れと永遠の力がありますように。アーメン。
16kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
17今の時代の金持ちに、高慢にならず、不確かな富に望みを置かず、私たちが楽しむためにすべてのものを豊かに与えてくださる生ける神に望みを置くよう命じなさい。
17Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado;
18また、良いことを行い、良い行いに富み、惜しまずに分け与え、喜んで人と分かち合うよう命じなさい。
18ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
19こうして、来るべき時に備えて、自分のために確かな土台を築き、永遠のいのちをしっかりつかむようにさせなさい。
19provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
20テモテよ、あなたに託されたものを守りなさい。むなしいおしゃべりと、偽って「知識」と呼ばれているものの反論を避けなさい。
20Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio;
21ある人々はその知識を公言し、そのため信仰から迷い出てしまいました。 あなたがたに恵みがありますように。アーメン。
21kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.