מתיו 26
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויהי ככלות ישוע לדבר את כל הדברים האלה ויאמר אל תלמידיו׃
1Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj:
2אתם ידעתם כי אחרי יומים יהיה הפסח ובן האדם ימסר להצלב׃
2Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.
3ויקהלו הכהנים הגדולים והסופרים וזקני העם אל חצר הכהן הגדול הנקרא קיפא׃
3Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas;
4ויועצו יחדו לתפש את ישוע בערמה ולהמיתו׃
4kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.
5ויאמרו אך לא בחג פן תהיה מהומה בעם׃
5Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.
6ויהי בהיות ישוע בית היני בבית שמעון המצרע׃
6Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
7ותקרב אליו אשה ובידה פך שמן יקר מאד ותצק על ראשו בהסבו על השלחן׃
7venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.
8ויראו התלמידים ויתרעמו לאמר על מה האבוד הזה׃
8Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante:
9כי השמן הזה היה ראוי להמכר במחיר רב ולתתו לעניים׃
9Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj.
10וידע ישוע ויאמר אליהם למה תוגו את האשה הלא מעשה טוב עשתה עמדי׃
10Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi.
11כי עניים תמיד עמכם ואנכי אינני אתכם תמיד׃
11Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
12כי אשר שפכה את השמן הזה על גופי לחנט אותי עשתה זאת׃
12Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo.
13אמן אמר אני לכם באשר תקרא הבשורה הזאת בכל העולם גם את אשר היא עשתה יספר לזכרון לה׃
13Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
14וילך אחד משנים העשר הנקרא יהודה איש קריות אל ראשי הכהנים׃
14Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj,
15ויאמר מה תתנו לי ואמסרנו בידכם וישקלו לו שלשים כסף׃
15kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.
16ומן העת ההיא בקש תאנה למסר אותו׃
16Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.
17ויהי בראשון לחג המצות ויגשו התלמידים אל ישוע לאמר באי זה מקום תחפץ כי נכין לך לאכל את הפסח׃
17Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon?
18ויאמר לכו העירה אל פלני אלמני ואמרתם אליו כה אמר הרב עתי קרובה היא ובביתך אעשה את הפסח עם תלמידי׃
18Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj.
19ויעשו התלמידים כאשר צום ישוע ויכינו את הפסח׃
19Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.
20ויהי בערב ויסב עם שנים העשר׃
20Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj;
21ובאכלם ויאמר אמן אמר אני לכם כי אחד מכם ימסרני׃
21kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.
22ויתעצבו מאד ויחלו איש ואיש לאמר לו האנכי הוא אדני׃
22Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi?
23ויען ויאמר האיש אשר טבל עמי את ידו בקערה הוא ימסרני׃
23Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.
24הן בן האדם הלוך ילך לו ככתוב עליו אבל אוי לאיש ההוא אשר על ידו ימסר בן האדם טוב לאיש ההוא אם לא נולד׃
24La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
25ויען יהודה המסר אותו ויאמר רבי האני הוא ויאמר אליו אתה אמרת׃
25Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.
26ובאכלם ויקח ישוע את הלחם ויברך ויבצע ויתן לתלמידים ויאמר קחו ואכלו זה הוא גופי׃
26Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.
27ויקח את הכוס ויברך ויתן להם לאמר שתו ממנה כלכם׃
27Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi;
28כי זה הוא דמי דם הברית החדשה הנשפך בעד רבים לסליחת חטאים׃
28ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.
29ואני אמר לכם כי מעתה שתה לא אשתה מתנובת הגפן הזאת עד היום ההוא אשר אשתה אתה עמכם חדשה במלכות אבי׃
29Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.
30ויהי אחרי גמרם את ההלל ויצאו אל הר הזיתים׃
30Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
31אז אמר אליהם ישוע אתם כלכם תכשלו בי בלילה הזה כי כתוב אכה את הרעה ותפוצין הצאן׃
31Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.
32ואחרי קומי אלך לפניכם הגלילה׃
32Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon.
33ויען פטרוס ויאמר לו גם כי יכשלו בך כלם אני לעולם לא אכשל׃
33Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos.
34ויאמר אליו ישוע אמן אמר אני לך כי בלילה הזה בטרם יקרא התרנגול תכחש בי שלש פעמים׃
34Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
35ויאמר אליו פטרוס גם כי יהיה עלי למות אתך כחש לא אכחש בך וכן אמרו גם כל התלמידים׃
35Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.
36אחרי כן בא אתם ישוע אל חצר הנקרא גת שמני ויאמר אל התלמידים שבו לכם פה עד אשר אלך שמה והתפללתי׃
36Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.
37ויקח אתו את פטרוס ואת שני בני זבדי ויחל להעצב ולמוג׃
37Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi.
38ויאמר להם נפשי מרה לי עד מות עמדו פה ושקדו עמי׃
38Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.
39וילך מעט האלה ויפל על פניו ויתפלל לאמר אבי אם יוכל להיות תעבר נא מעלי הכוס הזאת אך לא כרצוני כי אם כרצונך׃
39Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
40ויבא אל התלמידים וימצאם ישנים ויאמר אל פטרוס הנה לא היה ביכלתכם לשקד עמי שעה אחת׃
40Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon?
41שקדו והתפללו פן תבאו לידי נסיון הן הרוח היא חפצה והבשר הוא רפה׃
41Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
42ויוסף ללכת לו שנית ויתפלל לאמר אבי אם לא תוכל הכוס הזאת לעבר ממני מבלי שתותי אתה יהי כרצונך׃
42Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu.
43ויבא וימצאם גם בפעם הזאת ישנים כי עיניהם היו כבדות׃
43Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis.
44ויניחם ויוסף ללכת ויתפלל שלישית באמרו עוד הפעם כדבר הזה׃
44Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.
45ויבא אל התלמידים ויאמר אליהם נומו מעתה ונוחו הנה השעה קרובה ובן האדם נמסר לידי חטאים׃
45Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
46קומו ונלכה הנה הלך וקרב המסר אותי׃
46Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
47עודנו מדבר והנה בא יהודה אחד משנים העשר ועמו המון רב ברחבות ובמקלות מאת ראשי הכהנים וזקני העם׃
47Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo.
48והמסר אתו נתן להם אות לאמר האיש אשר אשקהו זה הוא תפשוהו׃
48Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.
49ומיד נגש אל ישוע ויאמר שלום לך רבי וינשק לו׃
49Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
50ויאמר אליו ישוע רעי על מה באת ויגשו וישלחו את ידיהם בישוע ויתפשו אתו׃
50Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
51והנה אחד מן האנשים אשר עם ישוע שלח ידו וישלף חרבו ויך את עבד הכהן הגדול ויקצץ את אזנו׃
51Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon.
52ויאמר אליו ישוע השב את חרבך אל תערה כי כל אחזי חרב בחרב יאבדו׃
52Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
53או היחשב לבך כי לא יכלתי לשאל עתה מאת אבי והוא יצוה לי יותר משנים עשר לגיונות של מלאכים׃
53Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj?
54ואיככה אפוא ימלאו הכתובים כי כן היה תהיה׃
54Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
55בשעה ההיא אמר ישוע אל המון העם כעל פריץ יצאתם בחרבות ובמקלות לתפשני ויום יום הייתי ישב ומלמד אצלכם במקדש ולא החזקתם בי׃
55En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
56וכל זאת היתה למלאת כתבי הנביאים אז עזבוהו התלמידים כלם וינוסו׃
56Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.
57והאנשים אשר תפשו את ישוע הוליכהו אל קיפא הכהן הגדול אשר נקהלו שם הסופרים והזקנים׃
57Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj.
58ופטרוס הלך אחריו מרחוק עד לחצר הכהן הגדול ויבא פנימה וישב לו אצל המשרתים לראות את אחרית הדבר׃
58Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.
59והכהנים הגדולים והסופרים וכל הסנהדרין בקשו עדות שקר בישוע להמיתו ולא מצאו׃
59Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
60ואף בעמד שם עדי שקר רבים לא מצאו ובאחרונה נגשו שני עדי שקר׃
60kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
61ויאמרו זה אמר יש ביכלתי להרס את היכל האלהים ולשוב לבנותו בשלשת ימים׃
61Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj.
62ויקם הכהן הגדול ויאמר אליו האינך משיב דבר על אשר ענו בך אלה׃
62Kaj la ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
63וישוע החריש ויען הכהן הגדול ויאמר לו משביעך אני באלהים חיים שתאמר לנו אם אתה הוא המשיח בן האלהים׃
63Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
64ויאמר אליו ישוע אתה אמרת אבל אני אמר לכם כי מעתה תראו את בן האדם ישב לימין הגבורה ובא עם ענני השמים׃
64Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo.
65ויקרע הכהן הגדול את בגדיו ויאמר הוא גדף ומה לנו עוד לבקש עדים הנה עתה שמעתם את גדופו׃
65Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon:
66מה דעתכם ויענו ויאמרו איש מות הוא׃
66kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto.
67וירקו בפניו ויכהו באגרוף ואחרים הכהו על הלחי׃
67Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
68ויאמרו הנבא לנו המשיח מי הוא המכה אותך׃
68dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
69ופטרוס ישב מחוץ לבית בחצר ותגש אליו שפחה לאמר גם אתה היית עם ישוע הגלילי׃
69Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano.
70ויכחש בפני כלם לאמר לא ידעתי מה את אמרת׃
70Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras.
71ויצא אל פתח השער ותרא אותו אחרת ותאמר לאנשים אשר שם גם זה היה עם ישוע הנצרי׃
71Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano.
72ויוסף לכחש וישבע לאמר לא ידעתי את האיש׃
72Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon.
73וכמעט אחרי כן ויגשו העמדים שם ויאמרו אל פטרוס אמת כי גם אתה מהם כי גם לשונך מגלה אותך׃
73Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin.
74ויחל להחרים את נפשו ולהשבע לאמר לא ידעתי את האיש ומיד קרא התרנגול׃
74Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
75ויזכר פטרוס את דבר ישוע אשר אמר אליו לאמר בטרם יקרא התרנגול תכחש בי שלש פעמים ויצא החוצה וימרר בבכי׃
75Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.