הבְּשׂוֹרָה הַקְּדוֹשָׁה עַל־פִּי לוּקָס 14
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויהי בבאו בשבת אל בית אחד מראשי הפרושים לאכל לחם והמה ארבים לו׃
1Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis.
2והנה איש אחד לפניו אשר גופו צבה ממים׃
2Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo.
3ויען ישוע ויאמר אל בעלי התורה ואל הפרושים לאמר המתר לרפא בשבת אם לא ויחרישו׃
3Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne?
4ויאחז בו וירפאהו וישלחהו׃
4Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.
5ויען ויאמר אליהם מי מכם אשר חמרו או שורו יפול אל הבאר ולא ימהר להעלותו ביום השבת׃
5Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago?
6ולא יכלו להשיב על זאת דבר׃
6Kaj ili ne povis respondi al tio.
7וישא משלו אל הקרואים בראותו איך בחרו להם להסב בראש ויאמר אליהם׃
7Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili:
8כי יקרא אתך איש אל החתנה אל תסב בראש פן יקרא שמה איש נכבד ממך׃
8Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;
9ובא הקרא אותך ואותו ואמר אליך פנה מקום לזה ואז תקום בכלמה לקחת את המקום האחרון׃
9kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
10אבל כי תקרא לך והסב במקום האחרון למען יבא הקרא אתך ואמר אליך אהובי עלה למעלה מזה והיה לך כבוד לפני המסבים עמך׃
10Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi.
11כי כל המרומם את עצמו ישפל והמשפיל את עצמו ירומם׃
11Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
12וגם אל האיש אשר קרא אותו אמר כי תעשה סעודת צהרים או סעודת ערב אל תקרא לאהביך ולאחיך ולקרוביך ולשכניך העשירים פן יקראו לך גם המה והיה לך לשלום׃
12Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
13אבל כי תעשה משתה קרא לעניים ולנשברים ולפסחים ולעורים׃
13Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
14ואשריך באשר אין להם לשלם לך כי ישלם לך בתחית הצדיקים׃
14kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.
15וישמע זאת אחד מן המסבים ויאמר אליו אשרי האכל לחם במלכות האלהים׃
15Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio.
16והוא אמר אליו איש אחד עשה סעודה גדולה ויקרא לרבים׃
16Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn;
17וישלח את עבדו לעת הסעודה לאמר אל הקרואים באו כי כבר מוכן הכל׃
17kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta.
18ויחלו כלם פה אחד להתנצל ויאמר אליו הראשון שדה קניתי ועלי לצאת לראתו אבקש ממך נקני׃
18Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
19ואחר אמר חמשת צמדי בקר קניתי ואני הלך לבחן אותם אבקש ממך נקני׃
19Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
20ואחר אמר אשה לקחתי ובעבור זאת לא אוכל לבוא׃
20Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.
21ויבא העבד ויגד את הדברים האלה לאדניו ויקצף בעל הבית ויאמר לעבדו מהר צא אל רחבות העיר ואל הוצותיה והבא הנה את העניים ואת הנשברים ואת העורים ואת הפסחים׃
21Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.
22ויאמר העבד אדני כאשר צוית כן נעשה ויש עוד מקום׃
22Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko.
23ויאמר האדון אל העבד צא אל הדרכים ואל הגדרות ופצר בהם לבוא למען ימלא ביתי׃
23Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu.
24כי אני אמר לכם אין אחד מן האנשים הקרואים ההם אשר יטעם סעודתי׃
24Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.
25והמון עם רב הלכים אתו ויפן ויאמר אליהם׃
25Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:
26איש כי יבוא אלי ולא ישנא את אביו ואת אמו ואת אשתו ואת בניו ואת אחיו ואת אחיתיו ואף גם את נפשו לא יוכל להיות תלמידי׃
26Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo.
27ואשר לא ישא את צלבו ובא אחרי לא יוכל להיות תלמידי׃
27Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
28כי מי מכם החפץ לבנות מגדל הלא ישב בראשונה ויחשב את ההוצאות אם השג תשיג ידו להשלימו׃
28Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin?
29פן ישים את היסוד ולא יוכל לכלותו והיה כל הראים יקומו להלעיג לו לאמר׃
29Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin,
30כי זה האיש החל לבנות ולא יכל לכלות׃
30dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.
31אז מי הוא המלך הקם להתגרות מלחמה במלך אחר ולא ישב בראשונה ויתיעץ אם יוכל בעשרת אלפים לערך לקראת הבא עליו בעשרים אלף׃
31Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil?
32ואם לא ושלח אליו מלאכים בעודנו רחוק לבקש שלום׃
32Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
33ככה כל איש מכם אשר לא נפטר מכל רכושו לא יוכל להיות תלמידי׃
33Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
34טוב המלח ואם המלח היה תפל במה יתקן׃
34Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata?
35לא יצלח גם לאדמה גם לדמן החוצה ישליכהו מי אשר אזנים לו לשמע ישמע׃
35Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.