Mateo 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
1六日後、イエスはペテロとヤコブと、その兄弟ヨハネの三人だけを連れ、高い山に登られた。
2kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.
2すると、イエスの姿が彼らの目の前で変わった。 顔は太陽のように輝き、衣は光のように白くなった。
3Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
3見よ、モーセとエリヤが彼らに現れ、イエスと語り合っていた。
4Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
4ペテロはイエスに言った。「主よ、私たちがここにいるのは良いことです。お望みなら、ここに幕屋を三つ建てましょう。一つはあなたのため、一つはモーセのため、もう一つはエリヤのためです。」
5Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
5ペテロがまだ話しているうちに、見よ、輝く雲が彼らを覆った。そして見よ、雲の中から声がして言った。「これはわたしの愛する子。わたしはこの子を心から喜んでいる。彼の言うことを聞きなさい。」
6Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
6弟子たちはこれを聞くと、ひれ伏し、非常に恐れた。
7Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu.
7イエスは近づいて彼らに触れ、 「起きなさい。恐れることはない」 と言われた。
8Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
8彼らが目を上げると、イエスのほかにはだれも見えなかった。
9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
9山を下りる途中、イエスは彼らに命じて言われた。 「人の子が死者の中からよみがえるまでは、今見たことをだれにも話してはならない。」
10Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
10弟子たちはイエスに尋ねた。「それでは、なぜ律法学者たちは、まずエリヤが来なければならないと言うのですか。」
11Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;
11イエスは彼らに答えられた。 「確かにエリヤがまず来て、すべてを回復する。
12sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.
12しかし、あなたがたに言う。エリヤはすでに来た。それなのに人々は彼を認めず、思いのままに扱った。同じように、人の子も彼らから苦しみを受ける。」
13Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
13そのとき弟子たちは、イエスがバプテスマのヨハネについて話されたのだと理解した。
14Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
14彼らが群衆のところへ来ると、一人の男がイエスに近づき、ひざまずいて言った。
15Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
15「主よ、息子をあわれんでください。てんかんを患い、ひどく苦しんでいます。たびたび火の中に、また水の中に倒れ込みます。
16Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
16そこで、あなたの弟子たちのところに連れて来ましたが、彼らには治せませんでした。」
17Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
17イエスは答えられた。 「信仰のない、よこしまな時代よ。いつまで私はあなたがたと共にいなければならないのか。いつまであなたがたに耐えなければならないのか。その子をここに連れて来なさい。」
18Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
18イエスが悪霊を叱りつけられると、悪霊はその子から出て行った。その時から、少年は癒された。
19Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?
19それから弟子たちはひそかにイエスのもとに来て尋ねた。「なぜ私たちは、あの悪霊を追い出せなかったのでしょうか。」
20Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.
20イエスは彼らに言われた。 「あなたがたの不信仰のためである。まことに、あなたがたに言う。からし種一粒ほどの信仰があるなら、この山に、『ここからあそこへ移れ』と言えば、山は移る。あなたがたに不可能なことは何もない。
21Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.
21しかし、この種類のものは、祈りと断食によらなければ出て行かない。」
22Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
22彼らがガリラヤに滞在していたとき、イエスは弟子たちに言われた。 「人の子は人々の手に引き渡されようとしている。
23kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.
23彼らは人の子を殺すが、彼は三日目によみがえる。」 弟子たちは非常に悲しんだ。
24Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?
24彼らがカペナウムに来ると、ディドラクマ銀貨を集める人たち がペテロのところに来て尋ねた。「あなたがたの先生はディドラクマを納めないのですか。」
25Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?
25ペテロは、「納めます」と答えた。 彼が家に入ると、イエスのほうから先に言われた。 「シモン、どう思うか。地上の王たちは、だれから関税や貢ぎを取り立てるのか。自分の子どもたちからか、それとも、ほかの人々からか。」
26Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.
26ペテロはイエスに答えた。「ほかの人々からです。」 イエスは彼に言われた。 「それなら、王の子どもたちは免除されている。
27Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
27しかし、彼らをつまずかせないために、湖へ行って釣り針を投げ、最初に釣れた魚を取りなさい。その口を開けると、スタテル銀貨が一枚見つかる。 それを取って、私とあなたの分として彼らに渡しなさい。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.